Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → de acida ...
De acida pluvo ĝis pliacidigo de la oceanoj: sekvoj de acid-bazaj ekvilibroj en la natura medio
Orlando E. Raola
Resumo

Dissolviĝo de diversaj kemiaĵoj en akvo ŝanĝas draste la ekvilibran koncentritecon de hidronio kaj hidroksio (hidrolizo). Rezulte de la homa transforma agado, la atmosfero de nia planedo ricevas jam de jarcento ege grandan kvanton da gasoj, kies hidrolizo plialtigas la koncentritecon de hidronio, t.e., acidigas la akvoamasojn de la planedo. Unue, la fenomeno de acida pluvo estis identigita kiel rezulto de plikoncentriĝo de sulfura kaj nitrogena dioksidoj en la atmosfero, kies konsekvenco estis acidaj pluvo kaj neĝo. Per decidaj agadoj celantaj malpliigi emisiojn de tiuj gasoj, la problemo de acida pluvo estis sukcese regata, almenaŭ en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Poste, eĉ pli danĝera evoluo iĝis observebla: pliacidigo de oceana akvo pro dissolviĝo de ĉiam pligrandiĝanta kvanto da karba dioksido el la atmosfero. La sekvoj de tiu pliacidiĝo estas katastrofaj por pluraj marestaĵoj kaj ankoraŭ mankas sufiĉe seriozaj agoj fare de la internacia komunumo por celi al solvo de tiu ĉi prema problemo.

Biografio

D-ro Orlando E. Raola (1955) usonano. Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia absorbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ties apkikado al studado de diversaj materialoj je la nanometra skalo kaj naturmedia kemio. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo) kaj en Havano en la 95a UK. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kaliforia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun). Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → de acida ...
Supren
UEA, 2026