Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → daŭripova ekonomiko ...
Daŭripova ekonomiko por daŭripova mondo
Veronika Poór
Resumo

La nuntempe uzataj, disvastigitaj ekonomikaj teorioj multe kontribuis al la krizo en ekonomio, socio kaj medio. Tiuj teorioj pravigis socion, kiu subtenas malegalecon kaj akceptas la detruadon de la medio. En mia prelego mi unue prezentos, kial kaj kiel tio okazis. Tamen, la ĉefa demando por daŭripova mondo estas: ĉu eblas alimaniere? Laŭ multaj esploristoj jes ja, eblas alimaniere, kaj por montri vojon al alitipa kompreno kaj priskribo de la ekonomia realeco, dum la prelego mi prezentos skemon de tia matematika priskribo de la ekonomiaj procezoj, kiu konsideras la bezonojn de daŭripova evoluo kaj kiu konformas al la eksperimentaj observoj de sociaj sciencoj. La prezentata matematika priskribo estas kreita sen uzi la kutime uzatajn sed evidente falsajn alirojn kiel optimumigo, ekvilibro kaj la supozon, ke la individuoj havas plenan scion pri la tuta mondo. Post mallonga trarigardo de la matematika bazo la rezultoj, efikoj kaj prognozoj de la diversaj teorioj estas komparataj kaj estas montrate kiel la prezentita teorio kontribuas al pli trafa priskribo de la realo kaj al la konstruado de daŭripova mondo.

Biografio

Doktoriĝis de la Universitato de Bristolo, Britio, en 2012. Antaŭ tio esploris en Hungario, Pollando kaj Germanio en diversaj universitatoj kaj esplorinstitutoj. Verkis kaj kontribuis al pli ol 20 sciencaj publikaĵoj, inter ili estas sciencaj artikoloj, libroĉapitroj kaj prestiĝaj konferencoj. Volontulas por Muzaiko, estas konsiliano de UEA kaj estas estrarano de TEJO pri homaj rimedoj, aktivula trejnado kaj scienca kaj faka agado.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → daŭripova ekonomiko ...
Supren
UEA, 2026