Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → nanomedicino: gvidata ...
Nanomedicino: gvidata liberigo, revolucio pri kuraciloj
Jorge Montanari
Resumo

Dum la lastaj jardekoj (precipe la plej lastaj jaroj) la apero de nanotekniko ŝanĝis la disvolviĝon de la plejmulto el la aplikataj sciencoj. La apliko de nanotekniko al medicino, konata kiel nanomedicino, malfermis pordojn antaŭe imagitajn nur en scienco-fikcio: la tekniko de gvidata liberigo permesas nuntempe krei novajn kuracilojn, per ŝanĝo de la farmakokinetiko kaj enkorpa dissendo de drogoj. La danĝeraj kromefikoj okazas kiam drogoj atingas neespecife ĉiujn organojn en la korpo; sed, se oni enkondukas drogon per nanoteknikaj iloj kiel liposomoj aŭ nanopartikloj, ĝi povas esti direktita ĝis la sola loko kie ĝi devas agi. Tiel, hieraŭaj danĝeraj molekuloj povas esti morgaŭaj solvoj por hodiaŭ malfacile kuraceblaj malsanoj.

Biografio

D-ro Jorge A. M. Montanari studis bioteknologion en Nacia Universitato el Quilmes, UNQ (Argentino), kaj poste doktoriĝis ankaŭ tie pri nanomedicino. Li estas regula universitata profesoro pri kemio ĉe UNQ, kaj scienca esploristo el Nacia Konsilio de Scienca kaj Teknologia Esplorado, CONICET (Argentino). Li partoprenas internaciajn proĵektojn pri esplorado kaj disvolvado pri nanomedicino, precipe pri nanokonstruaĵoj por la haŭta vojo. Li foje kunlaboras kiel esperanta redaktoro pri scienco en revuo Monato. Li antaŭe prelegis esperante pri scienco en Antverpeno (Nederlando), Bratislavo (Slovakio) kaj Bonaero (Argentino).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → nanomedicino: gvidata ...
Supren
UEA, 2026