Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → ontologioj: filozofia ...
Ontologioj: filozofia koncepto kaj robotikaj aplikoj
Francesco Maurelli
Resumo

La bezono prezenti al si la mondon, klasifiki la estaĵojn, rezoni pri kategorioj aperis jam ĉe la komenco de la homa rezonado. La unua plej fama filozofo kiu sisteme analizis la prezentadon de la mondo, kaj kies ampleksaj verkoj atingis nin. estas sendube Aristotelo, la “mastro de tiuj kiuj scias”, laŭ difino de la mondfama itala poeto Dante Alighieri. Filozofoj multe plu analizis la temon, por kompreni kaj hipotezi pri esenco kaj atribuoj, pri kategoriumado, pri rilatoj inter kategorioj, pri rezonado pri la konata kono, por akiri pli da informoj. Certe ili neniam estus imagintaj, ke tiu baza rezonado kaj cerbumado, kiu tiam celis la homan komprenon pri la mondo, poste iĝos la bazo por informadiko, kaj fakte eĉ por robotiko.

La nunaj esplordirektoj en la robotika fako celas robotojn ĉiam pli konsciajn kaj kapablajn. Esenca kapablo, ne nur en si mem, sed ankaŭ por plenumi kompleksajn taskojn, certe estas la kapablo de la roboto prezenti al si la mondon, kategoriumi la mondon, kaj rezoni pri la konata kono de la mondo por akiri pli da informoj. La prelego prezentos la bazajn konceptojn pri ontologioj, ties nunan uzadon en robotiko, kaj lastatempajn plievoluigojn al probablecaj ontologioj, por povi prezenti necertecon (kaj la diversajn stadiojn de necerteco) de la roboto pri la mondo kaj la evoluo de la mondo.

La prelego referencos ankaŭ al pluraj projektoj en kiu la aŭtoro estis mem envolvita, financitaj el eŭropuniaj fontoj kaj el defendministerioj brita kaj kanada.

Biografio

Francesco Maurelli estas esploristo ĉe la universitato Heriot-Watt de Edinburgo, Skotlando, kie li nun ĉefe mastrumas la europan projekton Pandora, kiu celas daŭran memregecon kaj konscion en subakvaj robotoj – persistentautonomy.com . Laborante pri la temo ekde 2007, li aktive partoprenis en la Europa projekto FREEsubNET, kie li respondecis pri laborpakaĵoj pri memrega navigado kaj alkroĉiĝo, ĉefkontribuis nome de la universitato por SEAS-DTC Exemplar I, pri multrobota kunlaboro, cele al memrega kontraŭbomba agado, aktive kontribuis al MoD Competition of Ideas kaj al la pria trisemajna testado en skota lago, ĉefrolis en projekto kunlabore kun DRDC Kanado pri multrobota arkitekturo. Li estas ĉeforganizanto de internacia seminario pri daura memregeco en subakva robotiko, kadre de la ĉefa monda konferenco pri robotiko (Junio 2014). En 2009 li gvidis teamon por konkurso inter subakvaj robotoj – SAUC-E , kiu atingis la unuan lokon, kaj la postan jaron partoprenis en la teamo, kiu atingis la duan lokon. Antaŭ ol pritrakti subakvajn robotojn, li interesiĝis pri memregaj aŭtomobiloj. Li esploris pri la temo ĉe Fraunhofer Institut IAIS en Sankt Augustin, Germanio, kaj ĉe la Sud-Okcidenta EsplorInstituto en San Antonio, Usono, kie li partoprenis en la unua fazo de la Darpa Urba Defio, kun Team Berlin. Temas pri konkurso inter memregaj aŭtomobiloj. Li ĉefrespondecis pri tridimensia laserskanilo uzita por stratrekonado, obstakloanalizo kaj memrega decido ĉe vojkrucoj. Li verkis pli ol trideko da sciencaj artikoloj por prestiĝaj internaciaj konferencoj kaj fakaj sciencaj ĵurnaloj, kunautorante kun aliaj 47 esploristoj en 10 malsamaj landoj, kaj prezentante siajn sciencajn esplorojn al internacia publiko en kvin kontinentoj kaj 17 ŝtatoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → ontologioj: filozofia ...
Supren
UEA, 2026