Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → lingva justeco: ...
Lingva justeco: kiel taksi ĝin? La ekzemplo de Eŭropa Unio
Michele Gazzola
Resumo

Ĝenerale homoj ne tre konscias pri malegaleco en la lingva kampo, kio tamen abundas. Pensu ekzemple pri minoritatlingvanoj, kiuj ne povas aŭ rajtas uzi sian lingvon en lernejo aŭ en la laborejo; enmigrintoj, kiuj i.a. pro lingvaj kialoj malfacile eniras novan socion kaj tie trovas laboron; homoj, kiuj rajtus agi en internacia organizo kie tamen oni postulas denaskan konon de la angla aŭ franca; lernantoj, kiuj ŝatus studi per sia gepatra lingvo, sed devas lerni per lingvo kiun ili ne bone komprenas. Sekve, protektado de lingvo gravas ne nur kulture. Ĝi gravas antaŭ ĉio praktike, politike kaj ekonomie: temas pri gardi la konkretajn interesojn de la individuoj en la socia, politika kaj ekonomia vivo.

Ĉiuj konsentas, ke en iaj cirkonstancoj uzi ĉiujn lingvojn ne eblas pro praktikaj kialoj, kaj limigo de la uzataj lingvoj foje necesas. Tamen, se en iuj kuntekstoj oni akceptas limigon pri uzado de la lingvoj, necesas do enkonduki la principon, ke al privilegio de iu lingvo kompare al la ceteraj respondu specifaj kaj precizaj kompensoj (ekzemple, financaj transigoj) favore al la parolantoj de la lingvoj ekskluditaj. Tio estas ĝenerale la principo de lingva justeco kiel aparta formo de socia distribua justeco, kiun elstara esperantisto kaj profesoro Jonathan Pool proponis en la 1990aj jaroj. Novaj interpretoj de lingva justeco aldoniĝis en la 2000aj jaroj. La debato iĝas pli kaj pli intensa sed samtempe pli kaj pli konfuza. Kvankam evidentiĝas, ke ĝenerale lingva justeco kongruas kun la modernaj valoroj de libereco kaj egaleco, oni ankoraŭ relative malmulte scias pri ĝi. Unu el la kialoj de tiu miskono estas ĝuste, ke ekzistas pluraj kaj foje kontraŭdiraj difinoj de ĝi. Dua kialo estas, ke la koncepto de lingva justeco ankoraŭ ne estas mezurebla. Tiu estas verŝajne la plej grava problemo hodiaŭ, ĉar se oni ne povas taksi lingvajn politikojn en iu difinita lando aŭ regiono laŭ la principo de lingva justeco, oni ne povas plibonigi la lingvajn politikojn mem kaj la sekve la vivkondiĉojn de la homoj.

La prezento celas precize aliri tiun ĉi problemon. Unue, oni prezentos kaj diskutos la rezultojn de la nuntempa debato pri lingva justeco en la akademia mondo. Due, oni esploros, kiujn karakterizojn devus havi aplikebla difino kiu taŭgas por empiria taksado de lingvaj politikoj. Tio signifas, interalie, pripensi kelkajn indikilojn pere de kiuj eblas taksi aŭ mezuri lingvan justecon en iu lando aŭ regiono. Trie, oni proponos unu ekzemplon de taksado de lingva justeco en Eŭropo, baze de statistika datumbazo liverita de Eurostat, la Eŭrop-Unia instituto pri statistiko.

La prelego prezentos la unuajn rezultojn de esplora projekto financita de Esperantic Studies Foundation (ESF) pri indico de lingva justeco en la mondo kaj kelkajn rezultojn de esplora projekto pri lingva justeco en Eŭropo financita de la Eŭropa Komisiono (“LAPO”).

Biografio

Dr-o Michele Gazzola (1978) esplordoktoriĝis en 2011 pri “Administrado de multilingva komunikado” ĉe la Universitato de Ĝenevo, Svisio, sub la gvido de Prof. François Grin. Li nuntempe estas esploristo pri lingvo ekonomiko kaj taksado de lingvaj politikoj ĉe la Universitato Humboldt de Berlino, Germanio, sub la gvido de Prof. Bengt-Arne Wickström. Li respondecas pri esplor-projekto kiu temas pri lingva politiko kaj lingva justeco en Eŭropo kaj kiu estas financita de la Eŭropa Komisiono per stipendio “Marie Curie” (Projekto LAPO). Li samtempe respondecas pri esplor-projekto financita de ESF pri indekso de lingva justeco en la mondo. Dr. Gazzola estas ano de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). www.michelegazzola.com

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → lingva justeco: ...
Supren
UEA, 2026