Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → voĉdonsistemoj, grupaj ...
Voĉdonsistemoj, grupaj decidoj kaj iliaj problemoj
Marcos Cramer
Resumo

Homoj ofte devas fari kolektivajn decidojn: ĉu je ŝtata nivelo por elekti siajn gvidantojn aŭ akcepti novajn leĝojn, ĉu je la nivelo de organizaĵoj aŭ neformalaj grupiĝoj por decidi, kion komune fari. Ekzistas diversaj metodoj por fari tiajn decidojn, kaj ĉiu metodo havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ekzistas scienca branĉo, la soci-elekta teorio, kiu sisteme studas tiajn voĉdonsistemojn kaj grup-decidajn metodojn. Por tio ĝi studas ecojn de tiuj sistemoj, kiuj estas ĝenerale konsiderataj dezirindaj, ekzemple ke la sistemo estu justa, do ne favoru iun el la voĉdonantoj aŭ iun el la elekteblaj alternativoj. Unu el la surprizaj bazaj rezultoj de tiu teorio estas, ke ekzistas aro de bazaj ecoj ĝenerale konsiderataj dezirindaj tia, ke neniu voĉdonsistemo havas ĉiujn dezirindajn ecojn el tiu aro. Alivorte, ĉiu sistemo havas iun seriozan problemon. La de mi prezentota superrigardo pri la bazaj rezultoj de la soci-elekta teorio ĉefe celas al la demando, kiujn praktikajn konkludojn ni povas tiri el tiu teorio por plibonigi niajn kolektivajn decidojn.

Mia ideo estas, ke la IKU-prelego donu ĝeneralan superrigardon pri la teorio kaj pri la praktikaj konkludoj eltireblaj el ĝi, dum la du daŭrigaj prelegoj prezentos la teorion iom pli detale kaj pli rigore.

Biografio

Markos Kramer (nacilingva ortografio: Marcos Cramer) estas scienca kunlaboranto en la komputoscienca fakultato de la Universitato de Luksemburgo. Li okupiĝas pri logiko el vidpunkto de diversaj fakoj: matematiko, filozofio, lingvoscienco kaj komputoscienco. De 2003 ĝis 2007, Kramer bakalaŭre kaj magistre studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo, Britujo. De 2008 ĝis 2013 li doktoriĝis pri matematiko en Bonno, Germanujo, analizante la matematikan faklingvon per logikaj kaj lingvosciencaj metodoj. En Luksemburgo lia ĉefa esplortemo estas logikoj uzataj por priskribi kaj determini alirorajtojn en komputilaj sistemoj kun multaj uzantoj. Kramer havas spertojn pri universitata instruado de matematiko kaj lingvoscienco. De 2010, Kramer membras en la Akademio de Esperanto, kaj de 2013 li estas la direktoro de ĝia Sekcio pri Ĝenerala Vortaro.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → voĉdonsistemoj, grupaj ...
Supren
UEA, 2026