
PIV difinas ĝin kiel diverskolora lumigo de la nokta ĉielo en polusproksimaj regionoj, kaŭzita de elektre ŝargitaj partikloj de la suna vento, interaganta kun la tera magnetkampo en la alta atmosfero. En la prelego ni provos klarigi la signifon de tiuj terminoj – aparte kio estas la suna vento kaj la tera magnetosfero, kaj kiel ilia interago produkatas la belan fenomenon kiun ni konas per la nomo "arkta aŭroro".
Profesoro pri astrofizikokaj astrobiologio en la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj gastprofesoro ĉe UCLA. Specialisto pri aktivaj galaksioj, nigraj truoj kaj astrobiologio. Membro de la Internacia Astronomia Unio. Kreis kaj instruas (ekde 1998) la kurson "Astrofiziko kaj vivo en la Universo" en la universitatoj de Jerusalemo kaj Losanĝeleso. Publikigis pli ol cent sciencaj artikoloj.
Esperanto: akademiano (1992-), Estrarano de UEA, prezidanto de ELI kaj redaktoro de ĝia bulteno (2009-). Fondinto kaj rektoro de Internacia Vintra Universitato. Ofte (13 foje) prelegis ĉe IKU. Kunverkinto de NPIV (astrofiziko). Kunverkinto de la libro "La Universo kaj Ni" kaj redaktinto de kvin IKU-libroj. Pliaj detaloj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Amri_Wandel
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)