Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2013 → unu komuna ...
Unu komuna lingvo, multaj malsamaj kulturoj: Problemoj de interkultura komunikado en Esperanto
Tsvi Sadan
Resumo

Kiam Zamenhof iniciatis Esperanton kiel internacian komunikilon inter diversaj lingvanoj, li verŝajne pensis precipe pri homoj, kiuj havis pli-malpli la saman eŭropan kulturon, kaj fakte tiel estis la afero en la unuaj periodoj de la lingvo. Sed ju pli Esperanto disvastiĝis kaj tutmondiĝis, des pli heterogena ĝia komunumo fariĝis kulture. Ni Esperantistoj uzas Esperanton kiel nian komunan komunikilon, sed tio ne signifas, ke ni havas la saman kulturon de komunikado aŭ devas havi ĝin. Fakte, multaj el ni komunikas pli-malpli laŭ la normoj de niaj respektivaj denaskaj kulturoj de komunikado, t.e., multaj el ni havas nacikulturan "akĉenton" kiam ni komunikas en Esperanto.

Partopreninte en du Universalaj Kongresoj, mi alvenis al firma konkludo, ke komuna lingvo sola ne estas sufiĉa por signifohava kaj interesa komunikado preter la nivelo de supraĵa konversacio. Ideale oni devus havi ankaŭ komunan kulturon de komunikado. Tamen ĉar tio estas nek atingebla nek dezirinda, oni devas almenaŭ koni la kulturon de la persono, kun kiu oni interparolas.

Kiel unuan paŝon al tiu ĉi kompreno de interkulturaj diferencoj en komunikado, oni devas konscii, kiaj problemoj povas okazi inter Esperantistoj, kiuj komunikas en unu komuna lingvo sed havas malsamajn kulturojn de komunikado.

En tiu ĉi esploreto mi kontrolos kaj komparos japanajn kaj israelajn Esperantistoj en iliaj respektivaj strategioj de komunikado, kaj lingva kaj nelingva, kaj iliaj eblaj reagoj al la strategioj de la alikulturanoj. La aspektoj de lingva kaj nelingva komunikado, kies strategioj estos pritraktitaj en tiu ĉi esploreto, inkluzivas: 1) kiel pardonpeti, 2) kiel peti, 3) kiel rifuzi, 4) kiel plendi, 5) kiam esprimi opinion, 6) kiel uzi humuron, 7) kiom da fizika distanco, 8) kiam silenti, ktp.

Mi elektis japanan kaj israelan kulturojn por tiu ĉi komparo, ne nur ĉar mi (sur)vivadas kaj konas ilin tre bone, sed ankaŭ ĉar ili verŝajne reprezentas du kulturajn antipodojn, inter kiuj troviĝas multaj aliaj kulturoj en la mondo. Mi montros, ke ni Esperantistoj devas konscii pli, ke paroli en Esperanto ne garantias mankon de kultura miskompreno, kaj kiam ni komunikas kun Esperantistoj de aliaj kulturoj de komunikado, ni povas havi problemojn, kiuj povas konduki al miskomprenoj.

Biografio

Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki) estas israela lingvisto, kiu naskiĝis en Japanio en 1963, poste enmigris en Israelon kaj nacianiĝis tie. Li esperantistiĝis en 1986. Li doktoriĝis pri hebrea lingvistiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li estas postenrajta supera docento pri hebrea lingvistiko ĉe la Universitato Bar-Ilan en Israelo. Li interesiĝas pri moderna hebrea lingvistiko, jida lingvistiko, esperantologio, leksikologio, leksikografio, onomastiko, kontaktlingvistiko, socilingvistiko kaj interkultura komunikado. Dum multaj jaroj li (tra)vivas interkulturan komunikadon kaj ĝiajn problemojn, (super)vivante japanan, israelan kaj tradician judan kulturojn en la japana, la hebrea, la jida, la angla kaj Esperanto, kaj sentante sin perfekte hejme en neniu el ili.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2013 → unu komuna ...
Supren
UEA, 2026