Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2013 → tri prelegoj
La violono
Hannes Larsson
Resumo

La serio de tri prelegoj malfermos fenestron al multaj aspektoj de la violono, kiujn la publiko kutime ne komprenas aŭskultante violonmuzikon. Per desegnaĵoj kaj sonekzemploj la preleganto volas helpi la partoprenantojn ĝui la belan violonmuzikon, kompreninte la teknikajn problemojn kaj la faktorojn, kiuj influas la kvaliton de la sono.

La violono estas belforma instrumento, kies mirinde bela sono kapablas plenigi katedralon aŭ koncertejon kun sinfoniorkestro. Unue estos prezentata la tuta familio de arĉinstrumentoj. La antaŭulo de la violono estis dukorda instrumento frotata per arĉo kun ĉevalharoj, uzata de nomadoj en centra Azio. De ĝi evoluis la bizanca lyra, la araba rebab kaj la eŭropa rebek. La moderna violono naskiĝis ĉirkaŭ 1525 en la ĉirkaŭaĵo de Milano. En norda Italio ekzistis multaj centroj de violonfaristoj: en la plej fama, Cremona, laboris la familioj Amati, Stradivari kaj Guarneri. Postaj violonfaristoj provis fari ŝanĝojn, sed neniu sukcesis superi la kvaliton de la modeloj de la italaj majstroj. La prezo de malnovaj violonoj atingis jam milionojn da Eŭroj. Per desegnaĵoj kaj fotoj estos montrata la strukturo de la violono kaj klarigataj la etapoj de violonfarado. Ankaŭ la fabrikado de kordoj kaj la arĉo postulas grandan atenton.

Kio influas la kvaliton de la sono? Kompreneble, ĝi dependas de la kvalito de la violono, sed bona violonisto povas agi sur la sono precipe per la tekniko de arĉado kaj per nototremado. Estos klarigataj la fizikaj fenomenoj, kiuj aperas inter la arĉo kaj la frotata kordo, kie la sono naskiĝas. Oni povas rekoni la grandajn violonistojn ne nur laŭ ilia tekniko, sed ankaŭ laŭ la sono, kiun ili kapablas elsorĉi el la violono. Komparo de novaj kaj malnovaj violonoj, kiujn ludis blinde profesiaj violonistoj, montris surprizan rezulton: modernaj violonfaristoj jam atingas la kvaliton de la italaj majstroj.

Poste estos klarigata la tekniko de violonludado: la diversaj teknikoj de arĉado, la rolo de la fingroj de la maldekstra mano, kaj la specialaj sonoj, kiun oni povas fari (naturaj kaj artefaritaj flutsonoj). Violontekniko havis du epokojn: antaŭ Paganini kaj post Paganini. La unua epoko estos ilustrata per komponaĵoj de Vivaldi, Bach (kiu disvolvis polifonion), Tartini (kiu komponis la sonaton «La trilo de la Diablo») kaj Locatelli. Paganini revoluciis la violonludadon. Aŭdiĝos sonekzemploj de la konĉertoj, variacioj kaj kapriĉoj de Paganini entenantaj la plej akutajn sonojn, rapidegajn duoblajn kordojn, duoblajn flutsonojn kaj pizzicaton de la maldekstra mano.

Fine, grava parto de la prelego koncernos la muzikon. Unue temas pri la famaj violonistoj/komponistoj Vieuxtemps, Wieniawski, Sarasate kaj Ysaÿe. Due la grandaj komponaĵoj por la violono de la klasika kaj romantika epokoj. Poste la famaj pedagogoj kaj la plej grandaj violonistoj de la 20-a jarcento kaj la juna generacio de virtuozoj de la violono, kun multaj ekstraktoj de muziko.

Biografio

Hannes Larsson naskiĝis en Nokia, Finnlando, en 1931. Li diplomiĝis el la Teknika Universitato de Helsinki. Sian karieron kiel inĝeniero li faris en Finnlando, Francio, Italio kaj Belgio. Li specialiĝis pri la rezisto de strukturoj kaj materialoj kaj laboris en du kampoj de pinta teknologio: la spaco (strukturoj kaj kontrolo de temperaturo de satelitoj, kaj la problemoj de strukturoj de nukleaj reaktoroj). Junaĝa Hannes interesiĝis pri la violono, ludis mem kaj estis unua violono de studenta sinfoniorkestro. Li havas grandan kolekton de muziko por violono. Lia patro konstruis violonon, kiun Hannes nun posedas.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2013 → tri prelegoj
Supren
UEA, 2026