Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2012 → enkonduko
Enkonduko
Amri Wandel
Resumo

Kune kun la 125-a jubileo de Esperanto, ankaŭ la Internacia Kongresa Universitato (IKU) markas iom "rondan" jubileon – la 65-an. La IKU ĉi-jara estas varia kaj altnivela kiel kutime. Apud oftaj popularaj IKU-prelegantoj, kiel Tonkin (Esperanto-literaturo), Fettes (Lernejo kaj naturo en ekologia krizo) kaj Pietlainen (ĵurnalismo translimen) prelegos eminentaj esperanto-verkistoj apenaŭ videblaj en IKU kiel Laŭlum (Lingvo, kulturo, literaturo) kaj Trevor Steele (Malapero de la aborigenoj) kaj junaj ,talentaj fakuloj novaj por IKU, kiel Francesko Maurelli (Robotiko), Jonatan Cooper (Moderna arto) kaj Gabor Markus (Kiu kontrolas la registarojn?).

Kiel kutime okazos AIS-sesio kun tri kursoj, kiuj konsistas el po tri prelegoj: unua enkonduka IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj, en kiuj la preleganto povos pli profunde kaj vaste prezenti la temon. La partoprenantoj en la AIS-kurosoj povos ekzameniĝi por akiri AIS-ateston.

La resumoj de la prelegoj havas tradukojn en la angla, la franca kaj la vjetnama. Tiel la IKU-libro povas esti utiligata por demonstri la sciencan, fakan kaj edukadan aplikadon de Esperanto al eksteraj instancoj, kiel Unesko kaj scienc-rilataj kaj universitat-rilataj organizaĵoj.

Fine mi havas la plezuron danki al la kontribuantoj kaj kunlabornatoj kiuj ebligis la aperon de tiu-chi libro: miaj gekolegoj en la IKU-komisiono, kiuj havis la malfacilan taskon prijuĝi la prelego-proponojn, la prelegantoj, kiuj preparis siajn prelego-tekstojn, la redaktoroj, Pasqualle Zapelli kaj Roy McCoy kaj la provleganton Rob Moerbeek.

Amri Wandel
Estrarano pri scienca kaj faka agado kaj IKU-sekretario

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2012 → enkonduko
Supren
UEA, 2026