Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2012 → subakva robotiko: ...
Subakva robotiko: de homa kontrolo al daŭra memregeco
Francesco Maurelli
Resumo

Eĉ se tio povas soni strange, la homaro konas pli pri la kosma spaco ol pri la fundo de la oceanoj. Pli ol du trionoj el la tera surfaco estas kovritaj je akvo. Kaj tiu grandega parto de la terglobo iĝas pli kaj pli strategie grava. Estas pluraj kialoj, ekzemple naturmediaj, arkehologiaj, rilataj al ekspluato de la naturaj rimedoj, industriaj, militaj, ktp. Des pli la homa interesiĝo pri la subakva mondo plialtiĝis, ju pli sciencaj kaj teknikaj eltrovoj estis bezonataj por efike labori en tiu medio.

La unua roboto kiu eniris la akvon estis plene kontrolita de la homo. Tiaj robotoj estas nuntempe ofte rutine uzitaj en petrolindustriaj medioj. Homa piloto enŝipe kontrolas la roboton per longa kablo (ĝi povas esti êc plurkilometran longan!). La roboto estas ekipita per sensoroj – kameraoj kaj eĥosondiloj, kies datumoj estas alirebla de la piloto kiu tiel decidas la movojn de la roboto.

Estas klare ke tiu aliro havas multajn limojn: la kosto de la ŝipo, de la homa piloto, la malhelpo de la kablo, la plena senkonscieco kaj senreagopovo de la roboto, la maleblo aliri specifajn lokojn (ekzemple subglaciajn). Nova generacio de subakvaj robotoj estis elpensita, havante apartan econ: la memregecon. Estas tamen multaj niveloj de memregeco. Memregeco ne estas sinonimo de konscio, inteligento aŭ decidokapablo. Ĉiu donas apartan nuancon, apartan kapablon. La unuaj memregaj robotoj simple kapablis naĝi laŭ home antaŭdifinita kaj antaŭplanita vojo.

La nuna esplorado male celas daŭran memregecon, kapablon por la roboto konstrui mem planon el altnivelpriskribita misio, kapablon adapti kaj ŝanĝi tiun planon laŭnecese, kapablon konscii pri siaj kapabloj kaj mastrumi laŭeble fiaskojn kaj difektiĝojn.

La tuta artikolo, kaj kompreneble la prezentaĵo, referencos ankaŭ al pluraj projektoj en kiu la aŭtoro estis mem envolvita, financitaj el europuniaj fontoj kaj defendministerioj brita kaj kanada. .

Biografio

Francesco Maurelli estas postdoktoriĝa esploristo ĉe la universitato Heriot-Watt de Edinburgo, Skotlando, kie li nun ĉefe mastrumas la europan projekton Pandora, kiu celas daŭran memregecon kaj konscion en subakvaj robotoj. Laborante pri la temo ekde 2007, li aktive partoprenis en la Europa projekto FREEsubNET, kie li respondecis pri laborpakaĵoj pri memrega navigado kaj alkroĉiĝo, ĉefkontribuis nome de la universitato por SEAS-DTC Exemplar I, pri multrobota kunlaboro, cele al memrega kontraŭmina agado, aktive kontribuis al MoD Competition of Ideas kaj al la pria trisemajna testado en skota lago, ĉefrolas en projekto kunlabore kun DRDC pri multrobota arkitekturo. En 2009 li gvidis teamon por konkurso inter subakvaj robotoj – SAUC-E , kiu atingis la unuan lokon, kaj la postan jaron partoprenis en la teamo, kiu atingis la duan lokon.

Antaŭ ol zorgi pri subakvaj robotoj, li interesiĝis pri memregaj aŭtomobiloj. Li esploris pri la temo ĉe Fraunhofer Institut IAIS en Sankt Augustin, Germanio, kaj ĉe la Sud-Okcidenta EsplorInstituto en San Antonio, Usono, kie li partoprenis en la unua fazo de la Darpa Urba Defio, kun Team Berlin.

Temas pri konkurso inter memregaj aŭtomobiloj. Li ĉefrespondecis pri tridimensia laserskanilo uzita por stratrekonado, obstakloanalizo kaj memrega decido ĉe vojkrucoj. Li verkis pli ol dudeko da sciencaj artikoloj por prestiĝaj internaciaj konferencoj kaj fakaj sciencaj ĵurnaloj

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2012 → subakva robotiko: ...
Supren
UEA, 2026