Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2012 → kiu kontrolas ...
Kiu kontrolas la registarojn de la mondo?
Gábor Márkus
Resumo

Estas konate, ke en modernaj socioj de la dudekunua jarcento registaroj organizas kaj kontrolas la ekonomian, socian kaj kulturan vivon en diversaj landoj de la mondo, do oni povas diri, ke registaroj kontrolas la homojn. Sed ne estas konate por ĉiuj homoj (kvankam la demando estas tre grava kaj signifeca), kiuj kontrolas la registarojn.

Laŭ la principo de Montesquieu en demokratiaj sociaj sistemoj la parlamenta, la registara kaj la kortuma potencoj devas esti dividitaj kaj estas bezonata, ke forta ŝtata institucio havu rajton laŭ leĝo efike kontroli la registarojn kaj aŭditori, kiel ili elspezas monon el la nacia buĝeto. Nuntempe tri sistemoj estas uzataj en la mondo.

  1. Laŭ la mediterana modelo specialaj kortumoj havas tiun funkcion, ekzemple la "Tribunal de Contas" en Portugalio, aŭ la "Cour des Comptes" en Francujo, ktp.
  2. Laŭ la skandinavia modelo registaraj oficejoj plenumas tiun taskon, ekzemple la "Riksrevisionen" en Danlando aŭ la "Riksrevisionsverket" en Svedio, sed tiutipa organizo estas ankaŭ la vjetnama Ŝtata Aŭdita Oficejo.
  3. Laŭ la tria modelo parlamentaj oficejoj havas tiun funkcion, ekzemple la "National Audit Office" (Nacia Aŭditora Oficejo) en Britio, aŭ la "Állami Számvevőszék" (Ŝtata Aŭditora Oficejo) en Hungario.
    1. Je la komenco de la prelego oni traktos la temon, kiel kaj kiam en la historio aperis tiu funkcio kaj trarigardos: kiuj institucioj havis tiun taskon en la diversaj landoj. Post tiu trarigardo oni diskutos la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de la diversaj uzataj kontrolaj kaj aŭditoraj modeloj. Poste oni analizos la metodojn, kiuj ebligas efike kontroli la agadojn de la registaraj oficejoj kaj je la fino de la prelego oni fokusiĝos pri la proponoj de INTOSAI (Internacia Organizo de Superaj Aŭditoraj Institucioj, angle "International Organization of Supreme Audit Institutions") celantaj pli efikan bataladon kontraŭ la koruptado kaj helpante pli rapidan ekonomian evoluon de la mondo.

Biografio

MÁRKUS Gábor naskiĝis en 1948 en Hungario. Finis la studprogramon de la Budapesta Ekonomiko-scienca Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko. Dum la sekvontaj jaroj instruis matematikon en la sama universitato (ankaŭ por multnombraj vjetnamaj studentoj). En 1982 ricevis stipendion de japana Entrepreno Verda Stelo por studi en Nanzan Universitato en mezjapana urbo Nagoya. Post la sukcesa fino de la studprogramo doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo. En la naŭdekaj jaroj fariĝis strategia manaĝero de la plej granda hungara industria organizo, la Nacia Petrola Korporacio. Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj metodoj en 1993 sukcese finis studprogramon en urbo Boston, Massachussetts, USA. Kiam la orient-europaj landoj decidis aliĝi al la eŭropa komunumo, tiam estiĝis estro de la hungara parlamenta kontrola kaj aŭditorganizo havante du taskojn: kontroli la registaron kaj evoluigi la publikan administran sistemon por ke la lando povu aliĝi al la Eŭropa Unio. Verkinto de pli ol 150 libroj kaj artikoloj en diversaj lingvoj, la ĉefverkoj estas: Perkomputilaj entrepreno-direktaj metodoj (eldonis la universitato en 1974), Internacia kunlaboro en la publika administrado (eldonis la Ĉefministra Oficejo en 1995), Financa kontrolo kaj aŭdito en la Eŭropa Unio (eldonis la Financa Ministrejo en 1994), Ruĝa suno kaj verda stelo (originale aperis en Esperanto en 2011, poste oni eldonis ankaŭ en hungara lingvo kun la titolo "Vörös nap és zöld csillag", kaj ankaŭ japane kun la titolo "赤い太陽と緑の星")

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2012 → kiu kontrolas ...
Supren
UEA, 2026