Lingvo estas ne nur portanto de scioj kaj informoj, sed ankaŭ instrumento por pensi; ĝi estas plej grava karakterizaĵo por distingi la homojn de la aliaj animaloj. Lingvo estas grava portanto de kulturo kaj mem estas grava konsistiga parto de la homa kulturo. Lingvo estas ankaŭ grava karakterizaŭo de la etnoj.
Kulturo estas spirita civilizacio kaj tre valora kreaĵo de la homoj. Per siaj kulturoj, la popoloj de la mondo formas multkoloran internacian kulturon, kies ekzisto kaj evoluo estas dezirinda. Por konservi tiun buntecon de la homa kulturo, ni devas klopodi por protekti la lingvojn kaj kulturojn de la popoloj, precipe tiuj de la malgrandaj etnoj.
Literaturo estas lingva arto kiu evoluigas kaj riĝigas la lingvojn. Literaturo estas grava konsistiga parto de kulturo. Per konservo kaj disvolvo de literaturo ni povas riĉigi la kulturon. Zamenhof alte taksis la literaturon kaj donis lernindan ekzemplon en kreado de la Esperanta literaturo. Per esperantigo de diversnaciaj literaturoj, ni riĉigas la literaturon de Esperanto kaj diskonigas la literaturajn trezorojn de la popoloj. Tio estas bona por kultura interŝanĝo kaj protekto de la kulturoj de la popoloj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)