
Kvankam la plej fruaj lernejoj estis sendube subĉielaj, jam de longa tempo oni alkutimiĝis al la ideo, ke lernantoj pasigas plimulton de sia tempo en klasĉambro, izolite de la ventoj, pluvoj, sunbrilo, kaj aliaj kapricoj de la naturo. Nur lastatempe komencis populariĝi la ideo, ke tiu izolado malhelpas gravajn facetojn de la lernado. Sen kontakto kun la vivanta mondo, infanoj ne povas esplori sian ligitecon kun la naturo kaj kun la kompleksa reto de interrilatoj kiu ĉirkaŭas, trateksas, kaj subtenas homajn sociojn. Precipe nuntempe, kiam ankaŭ ekster la lernejo infanoj ne tiel ofte ludas subĉiele kaj pasigas malmultan tempon en vera naturo, edukistoj riskas plifortigi tiun tendencon de kultura fremdiĝo disde la ekologia bazo de nia ekzisto.
Kion fari, do? Tra la jardekoj oni eksperimentis diverslande kun lernejoj kaj lernprogramoj en kiuj la naturo rolas pli centre. La prelego revuos kelkajn el tiuj provoj, substrekante ilian potencialon sed ankaŭ la diversajn barojn kaj kaptilojn, kiuj subfosas ilian efikon aŭ malhelpas pli vastan adopton. Poste mi fokusiĝos al nova projekto en Brita Kolumbio, kiun mi helpis plani kaj lanĉi kunlabore kun lerneja distrikto proksime de Vankuvero. Temas pri “lernejo sen muroj,” en kiu sesdeko da infanoj pasigas siajn tagojn lernante en arbaroj, ĉe riverbordoj, en publikaj ejoj de la komunumo, kaj diversaj aliaj lokoj neligitaj al la oficiala lerneja sistemo. La tuta studplano de la jaro – la sama, kiun oni sekvas en tradiciaj klasĉambroj – disvolviĝas tiamaniere en proksima konakto kun la natura kaj homa historio de la regiono.
La lernejo malfermiĝis (se tiel diri) en septembro 2011, tiel ke eblas raporti pri la unua jaro de funkciado, krom la antaŭaj tri jaroj de preparlaboroj. Esplorteamo observis kaj dokumentis la lernospertojn de la infanoj, la profesian disvolviĝon de la instruistoj, kaj la evoluantajn opiniojn kaj konstatojn de la gepatroj. Multas pozitivaj indikoj, sed ankaŭ profundaj defioj, se temas pri la adaptado de instrumetodoj kaj pritaksado al tia “surloka” lernado. Sekvos kelkaj konkludoj pri la plej prioritataj temoj por plia esplorado kaj praktika evoluigo, kaj konsiloj por tiuj, kiuj volus stimuli similajn eksperimentojn en aliaj lokoj tra la mondo.
Mark Fettes estas asista profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado, kie li okupiĝas pri la rilatoj inter lernejoj, komunumoj, indiĝenaj kulturoj, kaj naturo. Liaj esploroj fokusiĝas al la rolo de la fantazio, aŭ imagopovo, en la analizado kaj transformado de la lerneja instruado pro fari ĝin pli vivproksima kaj gastama al homa, kultura kaj ekologia diverseco.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)