
Moderna arto naskiĝis je la komenco de la 20-a jarcento, sed la unuan semon de ĝi, relativecon, oni povas trovi en la 15-a jarcento, kaj la duan semon, memstarecon, en la 19-a jarcento. Ĉi tiu prelego eksplikos kial moderna arto ne eblus sen ĉi tiuj gravaj ideaj ŝanĝoj.
En la multaĵo da diversaj artstiloj tra historio estas du ĉefaj specoj, kiuj indikas du modalojn por vidi, kaj figuri, la mondon: la absolutan kaj la relativan. Absolutecaj artaĵoj figuras la mondon kiel, laŭ siaj artistoj, ĝi 'estas', dum relativecaj artaĵoj figuras la mondon kiel ĝi ŝajnas, aŭ aspektas. Vario de relativeca artaĵo figuras la mondon kiel ĝi 'sentigas' – aŭ, por esprimi alie, tia artaĵo figuras la emocian sperton de renkonto kun si. Semojn de relativeco – kiu estas antaǔnecesaĵo por moderna arto – oni trovas en artaĵoj renesancaj, barokaj kaj romantikaj, sed plej komplete en franca impresionismo kaj post-impresionismo.
Dua grava semo de moderna arto estas la klopodo rompi la ligilon inter arto kaj la reala mondo, por ke artaĵoj staras per si mem. Tiu semo, memstareco, ebligas abstraktan (aǔ nefiguran) arton. Paradokse, la movado kiu insistis ke arto devas figuri realajn vidajn sensojn estis franca impresionismo, sed en franca impresionismo oni unue trovas la semon de memstareco.
Jonathan Cooper studis art-edukon ĉe la Universitato de Nova Sud-Kimrio, Aŭstralio. Je 1982 lin dungis la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio (http://www.artgallery.nsw.gov.au) por esti muzea edukisto. Lia laboro inkluzivis liveron de edukaj servoj al diversaj grupoj kaj kreon de instruaj ekspozicioj, presaĵoj kaj videoj. Depost 2010 li estas la ĉefa kunordigisto de interretaj programoj, responsa por kreon de reta enhavo rilate al edukaj kaj eventaj programoj. Li ankaǔ ofte prelegas pri arto kaj art-eduko. Jonathan eklernis Esperanton kiel junulo. En 1992 li prelegis Esperante pri arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio por grupo de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Kongreso. Je majo de 2001 artikolo pri arto, kiun li verkis, publikiĝis en la revuo "Monato" (http://doctordada.com/erotiko-de-desegnado.html).
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)