La prelego montras la strukturon de la universo kaj la evoluon de scienco dum 5000 jaroj, precipe pri la distancoj en la universo kaj la grandegaj ŝanĝoj, kiuj okazis en la kulturoj de Babilono kaj antikva Grekio ĝis la moderna Europo.
Por Dante Alighieri (1265-1321) la spirita kosmo entenis la ĉielon, la Teron kaj la Inferon, kaj tiu kosmo ne kontraŭdiris la fizikan kosmon kiel ĝi estis konata de Aristotelo (384-322 a. K.). En la “Dia Komedio” de Dante la poeto ofte mencias fizikajn kaj astronomiajn temojn kaj estas evidente ke li deziras esprimi ĉion absolute ĝuste. 300 jarojn poste Tycho Brahe montras per siaj observoj de la nova stelo en 1572 kaj de kometoj ke la ĉielaj sferoj fakte ne ekzistas. Post tiam pli kaj pli malfaciliĝis unuigi la malnovajn ideojn de la kosmo kun la kreskanta scio pri la fizika universo.
Ptolemeo, kiu vivis pli ol mil jarojn antaŭ Dante, kalkulis la distancon al la steloj je 20 000-oble pli ol la radiuso de la Tero. Tiu radiuso de la videbla kosmo de tiu tempo estas proksimume la sama kiel la vera distanco de nia Suno, t.e. 14 mikro-lum-jaroj. Hodiaŭ ni scias, ke la radiuso de la videbla universo estas unu milionon da bilionobloj (10 je la 15a potenco) pli granda ol tiu de Ptolemeo kaj Tycho Brahe.
Mi eklernis Esperanton en 1950, estis prezidanto de la Studenta Esperanto-Klubo, partoprenis en la UK en Bologna en 1955, kaj en Kopenhago en 1956 kaj 1962. Mi estas membro de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Dum sesdek jaroj mi renkontis esperantistojn ĉie en la mondo (Germanio, Svisio, Italio, Jugoslavio, Aŭstrio, Sovetunio, Usono, Aŭstralio, Japanio, Ĉinio). E-o fakte estis grava parto de mia tuta vivo kaj mi flue parolas la lingvon.
Mia scienca laboro ĉefe temas pri astrometrio, t.e. la mezurado de pozicioj, movadoj kaj distancoj de steloj. Mi inventis novajn instrumentojn por uzado sur la Tero kaj en la satelitoj Hipparcos kaj Gaia de ESA. Kun diversaj grupoj mi gvidis la konstruadon de la instrumentoj, la observadon de la steloj, kaj la publikigadon kaj uzadon de la rezultoj.
Naskita en Danlando 1932. Studis en la Kopenhaga Universitato 1950-56. Scienca laboro 1958-73 en la Hamburga Observatorio, Germanio, kie mi estis "Hauptobservator". Asocia profesoro en la Kopenhaga Universitato 1973-2002. Gastprofesoro en la universitatoj de Tokyo, Tübingen kaj Strasbourg. Prezidanto de la Komisiono por Pozicia Astronomio de la Internacia Astronomia Unio (IAU) 1979-82; prezidanto de la studgrupo por horizontaj meridianaj cirkloj de IAU 1973-89; prezidanto de Dana-Ĉina Meridiana Teleskopo 1980-90; prezidanto de du eŭropaj organizaĵoj, kiuj faris la sciencan analizon de la datoj de la satelito Hipparcos 1982-97; ĉefo de la projekto de la katalogo Tycho-2 por 2.5 milionoj da steloj 1996-2001; ĉefo de la fotometria grupo de la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) por la satelito Gaia 2001-07. Membro de la sciencaj gvidgrupoj de ESA por la du satelitoj Hipparcos kaj Gaia 1975-2007. Mi gvidis la laboron pri la instrumentoj kaj la datenanalizo de la observoj. Ricevis en 1999 la "Medalon de la scienca direktoro por elstara kontribuo al la scienca programo de ESA". Ricevis en 2009 la Struve-medalon de Rusio pro miaj kontribuoj al astrometrio de la Tero kaj de spaco. La Internacia Astronomia Unio (IAU) antaŭ kelkaj jaroj honoris mian sciencan laboron kaj donis la nomon "Erikhøg" al asteroido, tio estas planedeto inter Marso kaj Jupitero.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)