
En la jaro 1960 juna radio-astronomo, Frank Drake [Drejk], ekprovis malkovri inteligentajn radio-signalojn el aliaj steloj per nova potenca aparato: radio-teleskopo. Lia plurmonata observo-kampanjo, nomita projekto Ozma, malfermis novan branĉon de esplorado: serĉado de Ekster-Tera Inteligenteco (SETI). Sekve okazis centoj da similaj sed multe pli grandskalaj kaj potencaj projektoj, sed ĝis nun senrezulte. En la sepdekaj gravan rolon en SETI ludis sovetaj astronomoj, en la okdekaj kaj komence de la naŭdekaj - NASA. Naskiĝis nova scienca branĉo, astrobiologio, kiu esploras la eblecojn por evoluo de vivo ekster la Tero (http://astrobiology.nasa.gov/). Grandan impeton kaŭzis la malkovro de ekster-sunsistemaj planedoj, da kiuj oni nuntempe konas jam pli ol kvincent. Pluraj el la lastatempe malkovritaj sunsistemoj havas planedojn similajn al Tero, kun potencialo de vivo.
La unua prelego trarigardos la 50-jaran historion de SETI kaj prezentos la metodojn kaj aparatojn uzataj de la sciencistoj por malkovri eksterterajn vivon kaj civilizaciojn. La dua AIS-prelego fokusos pri astrobiologio kaj serĉado de eksterteraj planedoj, kaj la tria traktos la ŝancojn trovi eksterteran vivon kaj la novajn potencajn radio-teleskop-arojn kiuj, laŭ la SETI-sciencistoj, multe plibonigos la ŝancojn trovi signalojn de eksterteraj civilizacioj.
Amri Wandel (1954), Israelano, profesoro de astrofiziko en la Univ. de Jerusalemo kaj gastprofesoro en UCLA (Univ. de Los Anĝeleso). Kreinto de populara kurso pri astrofiziko, astrobiologio kaj vivo ekstertera, kadre de kiu li instruis ekde 1998 pli ol dumil studentojn en ambaŭ universitatoj. Membro de la scienca komitato de la astrobiologia asocio de Israelo (http://www.ilasol.org.il/contact ). Verkinto de pluraj sciencaj kaj popularaj artikoloj pri SETI kaj astrobiologio kaj ofta preleganto kaj intervjuato pri tiuj temoj.
Esperanto: Orda profesoro de AIS. Ofta preleganto pri astronomi-rilataj temoj en IKU. Estrarano de UEA pri Scienca kaj faka agado (ankaŭ en du antaŭaj mandatoj), iniciatinto de la komunaj IKU-AIS kursoj kaj de la Internacia Vintra Universitato. Iama prezidanto de TEJO, prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj redaktoro de "Israela Esperantisto". Membro de la Akademio de E-o. Kunaŭtoro de la libro "La Kosmo kaj Ni" (FEL, 2001;2005).
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)