Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2011 → la epidemio ...
La epidemio de HIV-aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo: bezono je pli justa mondo
José Antonio Vergara Olavarría
Resumo

En sia 30-jariĝo, la tutmonda epidemio de Aidoso daŭre defias la tutan homaron kiel unu el ĝiaj plej seriozaj problemoj, kies pluraspekte malutila efiko montriĝas aparte grava por iuj regionoj kaj homgrupoj, kiel la junularo en subevoluintaj landoj. Fakte, el 33,4 milionoj da homoj nun vivantaj kun la homa imunodifekta viruso (HIV), 4,9 milionoj estas en la aĝo inter 15 kaj 24 jaroj, el kiuj 80% loĝas en Afriko sude de Saharo. Tra la mondo, ĉiun tagon ĉirkaŭ 3 000 junuloj estas infektitaj per HIV, kaj tiu aĝgrupo koncentras 40% el ĉiuj novaj HIV-infektoj. Junaj inoj estas aparte vundeblaj, pro biologiaj kaj sociaj faktoroj, kiuj kune rezultas en tio ke je monda skalo, 66% el la HIV-infektoj ĉe junuloj trafas junajn virinojn. Indas la demando pri la ĉi-kaza efiko de situacioj kiel seksa ekspluatado, perforta mistraktado, malegala aliro al edukado kaj aliaj laŭgenraj subpremoj. La batalo kontraŭ tiu ĉi malsano kaj la amasa homa suferado kaŭzita de ĝi, aparte ĉe la junularo, bezonas ne nur biomedicinan reagon, sed ankaŭ decidan agadon kontraŭstare al la maljustaj genraj, ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj kiuj staras en ĝiaj kompleksaj kaŭzaj retoj.

Biografio

Ĉiliano (1962), kuracisto, specialiĝinta pri publika sano/epidemiologio. Laboras kiel ŝtatfakulo en regiona Sanministeria oficejo kaj instruas historion de la medicino kaj antropologion de la sano en la Universidad San Sebastiбn (Puerto Montt, Ĉilio). Li interesiĝas pri historio kaj sociologio de la scienco, interlingvistiko kaj daŭripova evoluo, kaj aŭtoris aŭ kunaŭtoris diversajn publikaĵojn pri sia fako.

E-medie li estas DM kaj B-komitatano de UEA, servis kiel UEA-estrarano pri faka kaj scienca agado (2007-2010) kaj aktivas ĉe ISAE. Prelegis trifoje en IKU, pri epidemiologio de la aperantaj infektaj malsanoj (1998), malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj (2007) kaj plureca interkultura dialogo inter medicinaj sistemoj (2010). Ankaŭ prelegis i.a. en Simpozio pri nur-angla scienco en multlingva mondo, organizita de Esperantic Studies Foundation kadre de la AAAS-jarkonferenco (Boston, 2008). Li gvidis la Kongresan temon en la UK Florenco 2006 kaj iniciatis la Serion "Scienca Penso” aŭspiciatan de UEA.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2011 → la epidemio ...
Supren
UEA, 2026