Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2011 → la "reviviĝo" ...
La "reviviĝo" de la hebrea sen mitoj
Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki)
Resumo

Multaj homoj, kaj laikoj kaj nehebreistaj fakuloj, inkluzive de Esperantistoj kaj eĉ israelanoj, ofte ripetadas naive la miton, ke la hebrea reviviĝis. Fakte, la hebrea nek reviviĝis nek povis reviviĝi pro tre simpla kialo - ĉar ĝi neniam mortis! Tamen tio, kio okazis al la hebrea ekde la mezo de la 19a jarcento, certe estas senprecedenca unika fenomeno en la moderna historio de homaj lingvoj. Bedaŭrinde, la vera procezo estas apenaŭ konata ekster hebreistoj. Tiu ĉi prelego celas senmitigi ĝin, resumante ĝisdatigitajn esplorojn pri ĝi speciale, kiuj ne estas facile akireblaj al nehebreistaj Esperantistoj, kaj pri lingvoplanado ĝenerale.

Unue, mi resumos la historion de la hebrea de la komenco ĝis antaŭ la "reviviĝo" kiel la fonon de tiu ĉi lingva procezo, montrante, kiel fartis la hebrea dum jarcentoj. Due, mi klarigos, kio vere okazis al la statuso de la moderna hebrea, t.e., al ĝiaj sociaj funkcioj, unue en Orienta Eŭropo kaj poste en Israelo. Trie, mi klarigos, kio vere okazis al la korpuso de la moderna hebrea, t.e., al ĝiaj gramatiko kaj leksikono. En tiuj ĉi dua kaj tria partoj de la prelego mi demandos ankaŭ, kion oni planis kaj statuse kaj korpuse, kaj kio vere okazis laŭ, kontraŭ aŭ malgraŭ la lingvoplanado. Fine, mi demandos, kio kontribuis al la sukceso de la "reviviĝo" de la hebrea, aŭ alivorte, ĉu ĝi povis sukcesi alitempe kaj aliloke.

Biografio

Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki) estas israela lingvisto, kiu naskiĝis en Japanio kaj poste enmigris en Israelon. Li doktoriĝis pri hebrea lingvistiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kaj estas postenrajta supera docento pri hebrea lingvistiko ĉe Universitato Bar-Ilan. Li interesiĝas pri la moderna hebrea, la moderna jida, Esperanto, morfologio, leksikono, kontaktlingvistiko, socilingvistiko kaj onomastiko, kaj prelegis kaj skribis multe pri la moderna hebrea en kvin lingvoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2011 → la "reviviĝo" ...
Supren
UEA, 2026