Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2011 → maŝintradukado - ...
Maŝintradukado - kiel ĝi funkcias, kion ĝi kapablas. Ilustrita per malferma sistemo de Apertium
Jacob Nordfalk
Resumo

Aŭtomata tradukado de unu natura lingvo al alia pere de komputilo, unu el la grandaj defioj por komputillingvistiko, foje kreas timetojn en Esperantio: ĉu maŝintraduko povus malnecesigi Esperanton kiel pontan lingvon?

Dum la prelego mi, per ekzemploj de la sistemo Apertium, klarigas kiel maŝintradukado funkcias kaj tiel klarigas la kapablojn kaj limojn de maŝintradukado.

Apertium estas malferma, libera platformo por krei aŭtomatajn maŝintradukilojn. Jam ekzistas tradukiloj en dudeko da lingvoj, i.a. la franca, angla, hispana kaj kataluna al Esperanto kaj de Esperanto al la angla.

Apertium, bazita sur reguloj kaj malprofunda sintaksa analizo, estas relative facile lernebla, ankaŭ por homoj sen universitata diplomo pri lingvistiko aŭ komputila inĝenierado. Se vortaro jam haveblas tradukilo inter Esperanto kaj hindeŭropa lingvo povas esti evoluigata je kontentiga nivelo en 3-6 homo-monatoj.

Apertium ricevis somerajn stipendiojn de Google en 2009, 2010 kaj 2011. Ni esperas trovi studenton, kiu faros plian tradukilon inter Esperanto kaj alia lingvo por unu el la stipendioj, kiujn ni supozeble havos en 2012.

Biografio

Jacob Nordfalk (Danio, 1971) diplomiĝis pri fiziko kaj matematiko sed poste ŝanĝis direkton al informadiko kaj programado. Li laboras kiel sendependa programista konsilanto, instruas informadikon en teknika universitato (http://ihk.dk). Dum 2007-2009 li loĝis en Nepalo kaj dume kompilis vortaron Nepali-Esperanto kaj kreis maŝintradukan sistemon de la angla al Esperanto pere de Apertium. Dum 2010 li plentempe instruas pri programado de telefonoj de tipo Google Android. Libertempe estas mentoro de studentoj de Apertium kaj kunevoluanto de ĝi.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2011 → maŝintradukado - ...
Supren
UEA, 2026