
Sen oksigeno ne eblas vivi, sed kial? Kia estas pli detale ĝia rolo? Kie en niaj korpo, histoj, ĉeloj oksigeno estas konsistparto? Proksimume du trionoj de la homa korpo estas oksigeno. La karbohidratoj estas oksigenriĉaj molekuloj, la plimulto de la acidoj, la aminoacidoj, respektive la proteinoj same enhavas oksigenon, ĝi ĉeestas en la strukturo de ĉiu mononukleotido, de la polinukleotidoj t.e. de la ribonuklea (RNA) kaj de la desoksiribonuklea (DNA) acidoj k.t.p. Oksigenhava estas la akvo – naŭ dekonoj de la homa korpo.
Kiel oksigeno enpenetras la histojn, ĉu estas problemoj atingi la unuopajn ĉelojn kaj kiel tio dependas de la dieto, de la metabolo, de la fizika aktiveco, de la ĉirkaŭaĵo? Kial nia cerbo estas tiel sentema al oksigena nesufiĉo? Cerbaj ĉeloj komencas morti kvin minutojn post ĉesigo de la oksigena provizado. Eĉ tri-minuta manko povas kaŭzi cerban damaĝon. Aparata provizado de oksigeno povas plibonigi la staton ĉe diversaj riskaj situacioj.
Ĉe iuj okazoj oni aplikas hiperbaran oksigenadon kaj aliajn teknikojn. Oksigeno estas uzata por produkti energion, varmon kaj akvon post oksidado de diversaj substratoj kaj partoprenas aliajn gravajn procezojn. La energio formita en la mitokondrioj povas esti uzata por transporto de molekuloj, por muskola kontrahiĝo, por endergonaj reakcioj. Tamen 1-2 procentoj de ĉiuj elektronoj, transportataj tra la mitokondria spira ĉeno, ne atingas ĝian finon kaj anstataŭ servi por energiproduktado transformiĝas en reakciajn oksigenajn speciojn (ROS). Ili povas servi kiel armilo kontraŭ mikroorganismoj kaj aliaj patogenoj en la homa korpo.
Pli da ROS aperas ĉe inflamo, radiado, cigaredfumado, post streĉaj ekzercoj k.a. La kaŭzitaj de ROS damaĝoj de la proteinoj, de la ĉelmembranoj (lipoperoksidado) kaj de DNA akumuliĝas tra la jaroj. Tio estas la ĉefa kaŭzo por maljuniĝo kaj por aĝoligita plimultiĝo de la malsanoj kiel kancero. La organisma defendosistemo kontraŭ ROS estas enzima kaj neenzima, inkluzivanta selenon, glutationojn, vitaminojn A, C, E kaj aliajn antioksidantojn. Oni diskutos la demandojn pri ROS kaj la hipoksiaj statoj, acidozo, sentoksigo, pri la pozitivaj flankoj de la mediteranea dieto k.a.
Eva-Paraŝkeva Boyadzhieva, Plovdiv, Bulgario. Instruas proksimume 40 jarojn: en la Plovdiva Universitato - ĝeneralan kaj ekologian biokemion; en la Frankofona Filio de la Universitato pri nutraĵteknologioj, Plovdiv – biokemion en franca lingvo; en la Medicina Universitato, Plovdiv – biokemion en la bulgara kaj en la angla lingvo por eksterlandaj studentoj, aŭtoro de Gvidlibroj por la celo. Kiel AIS Profesoro – prelegis kaj gvidis kursojn pri biokemio en Esperanto dum SUS-oj en San Marino kaj aliaj AIS-Filioj, krome dum IKU/UK en diversaj landoj. Faris sciencajn esplorojn ĉefe pri enzimologio, hormona reguligo, diversaj hipoksiaj statoj.
Fine de 1999 specialiĝis mallonge pri imunologio en Kopenhago. En 2007 prelegis en la angla por studentoj de Florenca Universitato laŭ Erasmus-programo.
Estas reprezentanto de Bulgario ĉe UMEA, TEC kaj ILEI/UEA-ekzamenanto.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)