La zamenhofa programo de lingvo internacia prezentiĝas multe pli organizite kaj komplekse ol unuavide oni povus kredi: la ideo de privilegiita komunikilo por la homaro devintus, laŭ la vidpunkto de sia iniciatinto, esti nur la unua paŝo al multe pli ambicia pripensado. Esperanto devintus esti nur ilo por kontribuo al kreo, en mondo kun komuna kulturo, de komuna sento, de komuna emo, asertante, ke etika kialo troviĝas baze de la pionira movado: kiel pontolingvo, kvankam protektante la etnajn lingvojn, ĝi povintus kontribui al plibonigo de la komunikado tutmonda, tiel pontoreligio, samcele al Esperanto, povintus helpi al la progreso de la Homaro. Tiu ĉi klopodo de antaŭtempa tutmondiĝo montras eksterordinaran modernecon, en mondo, tiu nuntempa, kiu riskas perdi el la okuloj la ĉefan vojon al renkontiĝo, al kontakto, al interŝanĝo, al dialogo, al interkompreno por la bonstato kaj la paco.
Davide Astori, magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU – Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, post instruado de la ‘Lingvo rumana’, ‘Lingvo kaj kulturo hebrea’, ‘Lingvo araba’ kaj ‘Sanskrito’ estas, ekde decembro 2006, esploristo de s.s.d. L-LIN/01 ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo. Liaj ĉefaj interesoj: hindoeŭropeeco, kontakto inter lingvoj, tradukscienco, lingvaj minoritatoj kaj politikoj. El liaj publikaĵoj nepre menciindas: Parlo latino [Mi parolas la latinan], Garzanti Editore, Milano (1995); Parlo Yiddish [Mi parolas la ĵidan], Vallardi Editore, Milano (2001); Leggiamo i geroglifici [Ni legu la hieroglifojn], Cremonabooks, Cremona (2004); Parlo Curdo [Mi parolas la kurdan], Vallardi Editore, Milano (2006); Parlo Catalano [Mi parolas la katalunan], Vallardi Editore, Milano (2006); Eugen Ionescu, Engleseste fără profesor [La angla sen profesoro], MUP, Parma 2006. Specife pri la lingvo internacia li nombras 23 publikaĵojn (inter la plej signifaj: “Rotary ed Esperanto. Oltre settant’anni di interesse rotariano per la lingua ausiliaria internazionale” [Rotary kaj Esperanto. Pli ol sedek jaroj da intereso rotaria pri la internacia helplingvo], en Rotary Distretto 2050 jaro VI n. 15 (2000), p. 9; “La poesia esperantista” [La esperanta poezio], unua parto en Poesia 205 (jaro XIX: maje 2006) pp. 65-76 kaj dua parto 206 (jaro XIX: junie 2006) pp. 65-76; “Pianificazione linguistica e identità: il caso emblematico dell’Esperanto” [Lingva planado kaj identeco: la simbola kazo de Esperanto], en Metabasis. Filosofia e comunicazione (internacia filozofa revuo enlinia: www.metabasis.it) 5, jaro III (maje 2008); “Saussure e l’Esperanto all’interno del dibattito (inter)linguistico sulle lingue internazionali ausiliarie nell’Europa di inizio sec. XX” [Saussure kaj Esperanto en la debato (inter)lingvistika pri la internaciaj helplingvoj en la Eŭropo de la komencanta XX jarcento], en Atti del Sodalizio Glottologico Milanese Vol. III n.s. (2010 [2008]), pp. 102-120; “E non si parlerà di politica né di religione. La lingua è solo uno strumento di comunicazione? À rebours per un recupero delle idealità dell’iniziatore della Lingvo Internacia” [Kaj oni ne parolos pri politiko nek pri religio. Ĉu la lingvo estas nur komunikilo? À rebours por rekuperi la idealon de la iniciatinto de la Lingvo Internacia], speciala eldono de L’Esperanto, 2008; “Se non fossi ebreo … Qualche nota per una riflessione sul rapporto fra ebraismo ed esperanto” [Se mi ne estus hebreo … Kelkaj notoj por prikonsidero de la rilato inter hebreismo kaj esperanto], enkonduko al la itala traduko de: Zaleski-Zamenhof Louis Christophe, Via Zamenhof, Giuntina Editrice, Firenze 2009 [La Zamenhofstrato, Varpas, Kaunas 2003], pp. 5-10; “Alfabetizzazione dei bambini: esperanto e ‘ivrit a confronto. / Poducavanje dece: esperanto i ‘ivrit na poredjivanju.” [Alfabetigo de la infanoj: esperanto kaj ‘ivrit komparen], en: Aktoj de la International Congress of Applied Linguistics, “Applied Linguistics Today: between Theory and Practice”, organizita fare de la “Association of Applied Linguistics of Serbia” (Universitato de Novi Sad, 31.10 – 1.11. 2009); “Comunicazione internazionale e libero pensiero: Esperanto tra pianificazione linguistica e religiosa/Internacia komunikado kaj libera penso: Esperanto inter lingvistika kaj religia planado”, en Inkoj Vol. 1, n. 2 (2010), Language construction and policies/Lingvokonstruado kaj longvopolitikoj, pp. 154-193; “Kies lingvo estas esperanto?”, en: Blanke, Detlev (2010, Red.): Esperanto kaj aliaj lingvoj – konstrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj – Aktoj de la 31-a Esperantologia Konferenco en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto, Rotterdam 2008. Rotterdam: UEA, nun presata). Ekde 1999 li prelegis 38 fojojn, en sektoraj konferencoj kaj komunikadoj, en Italujo kaj eksterlande. Jam konsiliano de IJF, li estas la organizanto de la Premio “Canuto” por la plej bona doktora disertacio pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temaroj, kaj li sekvis dum la lastaj tri jaroj, kiel referanto, kvin doktorigajn tezojn pri temoj rilataj al interlingvistiko kaj esperanto.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)