Ekde 2001, la Konsilio de Eŭropo kaj ĝiaj 47 membroŝtatoj festas, la 26-an de septembro, la Eŭropan Tagon de Lingvoj, kies ĝeneralaj celoj estas:
UEA invitas esperantistojn, kaj aparte esperantistojn en Eŭropo, kunfesti la Eŭropan Tagon de Lingvoj per la jenaj paŝoj:
Aparte bonvenas eventoj kaj kontribuoj (kaj je individua kaj je organiza nivelo) kiuj enkadriĝas en la ĝeneralaj celoj de la iniciato: subteno al dumviva lingvolernado, al lingva kaj kultura diverseco kaj, pli ĝenerale, al interkultura interkompreniĝo kaj faciligo de la rilatoj inter diversaj popoloj, plene kongrue kun la celoj de UEA.
Gravas poste diskonigi la okazigitajn eventojn, tiel ke la diversaj iniciatoj povu esti inspiro kaj modelo por aliaj. La celo estas taŭga videbligo de Esperanto kiel ponto inter diversaj kulturoj kaj lingvoj, kaj de esperantistoj kiel kreemaj kaj profesinivelaj aktivuloj, aparte sentemaj pri plialtigo de interkultura interkompreniĝo.
Okaze de diskonigo de planoj kaj eventoj per Fejsbuko aŭ Tvitero, bv. uzi la kradvortojn #europatagodelingvoj, #ETL, #europeandayoflanguages, #EDL, #esperanto, #JourneeEuropeennedesLangues.
La Ĝenerala Sekretario kaj estrarano de UEA pri Landa Agado en Eŭropo,
Aleks Kadar, disponeblas ricevi kaj komenti ideojn, proponojn, raportojn;
bv. sendi ilin al
Krome, per tiu ĉi komuniko, UEA kaptas ankaŭ la ŝancon memorigi aparte al eŭropuniaj esperantistoj reagi al la publika konsultado pri lingvoj, lanĉita de la Eŭropa Ombudsmano pri multlingva politiko en EU. Bonvolu informiĝi kaj orientiĝi pri la rekomenditaj respondoj, legante la jenan komunikon, dissenditan la 29-an de aŭgusto 2018: uea.org/aktuale/komunikoj/2018/UEA-alvokas-partopreni-en-EU-enketo-pri-multlingveco.
Informiĝu, okazigu eventojn, kaj kunfestu la Eŭropan Tagon de Lingvoj!
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)