Lige kun la 101-a UK en Nitro (23-30 julio 2016) okazos samtempe ankaŭ la 45-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) en norda Nitro. Ĝia temo estas "Bestoj", ja ĝi okazos en bestokuracista lernejo, kun tre favoraj prezoj por manĝoj kaj loĝigo. Junaj infanoj povus dormi kun siaj gepatroj.
La kongreseton gvidos plurlanda teamo, kies membroj – kiel instruistoj kaj gepatroj – kutimas zorgi pri infanoj kaj adoleskantoj. La programo celas amuzi ĉiujn kaj instigi daŭre paroli Esperanton. Okazos ludoj, ekskursoj, manlaboroj, sportaj aktivaĵoj kaj nepre Esperanto-kursoj; vespere bivakfajro, diskoteko, tabloludoj kaj voĉlegado de libroj. Bonvenas helpantoj kiuj spertas zorgi pri specifaj programeroj.
Rete jam troviĝas informoj kun prezoj, fotoj de la kongresejo, provizoraj programo kaj skipo. En la aliĝilo oni indiku siajn ideojn, hobiojn kaj kontribuojn al la programo. Indas aliĝi plej frue, antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo!
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)
UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)