Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 442 (2012-01-23)
UEA invitas al terminologia trejnado

Subtene al siaj junaj membroj, UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni trejnadon pri terminologio en la Universitato de Vieno ekde la 8-a ĝis la 14-a de julio ĉi-jare. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. Studentoj povos ricevi ses universitatajn poentojn (laŭ ECTS) pro partopreno en tiu ĉi intensa unusemajna kurso, post kiu eblos ekzameniĝi kaj, kaze de sukceso, ricevi oficialan atestilon de Terminologia Manaĝero, agnoskitan en 18 EU-landoj.

UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, restadon kaj unusemajnan bileton por la publika trafiko en Vieno. Kandidatiĝojn oni sendu al la komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, Mélanie Maradan, maradan@.spamaĵo?uea.org. Detalaj informoj troviĝas en la koncerna PDF-dosiero. La limdato por kandidatiĝoj estas la 8-a de aprilo 2012.

Kiu opinias tian instigon al faka laboro subteninda kaj volas ebligi terminologiajn aktivadojn ankaŭ en estonteco, povas donaci al Fondaĵo Wüster, la speciala fondaĵo de UEA por tiu celo.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026