La ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) fariĝas pli kaj
pli konataj kaj popularaj inter la Esperanto-parolantoj. La nombro de
ekzameniĝantoj de tiuj novtipaj ekzamenoj de UEA kaj ITK (Ŝtata
Lingvoekzamena Centro en Hungario) proksimiĝas al 300. Estas ĝojige, ke
multaj movadaj gvidantoj, i.a. funkciuloj de UEA, jam trapasis ilin kaj
fariĝis instigantoj al aliaj kandidatoj.
Por klarigi la kunlaboron inter UEA kaj ITK kaj la rilatojn al ALTE
(Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo), UEA kaj ITK prezentas la ĉi-suban
komunikon faritan en la hungara kaj Esperanto. En ambaŭ lingvoj la
komuniko estas legebla en la retejo de ITK .
Komuniko
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ekskluziva internacia partnero de
la Supera Fremdlingva Trejnejo (Hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro) de la
Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK) en la tereno de
Esperanto-ekzamenado.
En 2009 la du institucioj subskribis kunlaborkontrakton, laŭ kiu ELTE-ITK
trejnas kaj regule pluklerigas ekzamenantojn proponitajn de UEA, kiuj post
sukcesa trejnado ricevas rajton esti ekzamenantoj en la parola parto de
unulingvaj Origo-tipaj ekzamenoj de ELTE-ITK organizitaj en ekzamenlokoj
prideciditaj de UEA kaj aprobitaj de ELTE-ITK. La tri niveloj (B1, B2 kaj
C1) kaj la strukturoj de la unulingvaj Origo-ekzamenoj estas komplete
identaj kun la unulingva ekzameno de la hungara, kiun ALTE-revizoroj
ekspertizis en 2008. La komuna celo de ELTE-ITK kaj UEA estas submeti en la
unulingva Origo-ekzamensistemo ankaŭ la Esperanto-lingvoekzamenojn al
ekspertizado far ALTE.
Supera Fremdlingva Trejnejo de ELTE -- Universala Esperanto-Asocio
* * *
Por konatiĝi kun la postuloj de la KER-ekzamenoj kaj por aliĝi al
konvena ekzamensesio vidu: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)
Dua Tutmonda KER-ekzameno startis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)
Sukcesa debutjaro de la novtipaj ekzamenoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 358 (2010-01-13)
Sukcesa UK-debuto de la novtipaj ekzamenoj en Bjalistoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)
Eŭropa Esperanto-ekzameno en ĉiam pli da lokoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 330 (2009-06-17)