Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 336 (2009-08-03)
Sukcesa UK-debuto de la novtipaj ekzamenoj en Bjalistoko

Dum la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko okazis, unuafoje kadre de UK, Esperanto-ekzamenoj laŭ la nova ekzamensistemo de UEA, konforma al la Eŭropa Referenckadro. Pli frue jam kvardeko da esperantistoj ricevis diplomon laŭ tiu sistemo de la Konsilio de Eŭropo, kies Esperanto-version oficiale UEA sola provizas pere de sia kontrakto kun la Lingvoekzamena Centro (ITK) de la prestiĝa universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto.

En Bjalistoko ekzameniĝis je tri niveloj entute 47 personoj el 20 landoj, inter kiuj elstaris Francio kun 10, kaj Brazilo kaj Germanio kun po 5 kandidatoj. La plej populara nivelo estis C1 (supera), kiun trapasis 23 kandidtatoj. La skriba parto de la ekzamenoj okazis en ĵaŭdo (30 julio). Pri la parolaj ekzamenoj du komisionoj, konsistantaj el 8 membroj, laboris plenenergie en ĵaŭdo kaj vendredo (30-31 julio). La sukcesintoj ricevos oficialan diplomon, asignitan kaj registritan en ITK en Budapeŝto.

Paralele okazis ankaŭ trejnado de ekzamenontoj, dum kiu 7 novaj kolegoj kune kun pli frue trejnitaj ekzamenantoj partoprenis 8-hora kurson kaj observis poste la parolajn sesiojn. Ekde nun dudeko de ekzamenantoj pretas okazigi sesiojn lige kun grandaj Esperanto-aranĝoj. La sekvaj ŝancoj por ekzameniĝi laŭ la Referenckadro estos dum ARKONES en Poznano (18-20 septembro) kaj dum la tradiciaj jarfinaj aranĝoj en Germanio. Interesitoj bv. kontakti Katalin Kováts, katalin@.spamaĵo?ikso.net.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/336a1

El Gazetaraj Komunikoj

Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)

Dua Tutmonda KER-ekzameno startis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)

Komuniko pri la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 411 (2011-04-21)

Sukcesa debutjaro de la novtipaj ekzamenoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 358 (2010-01-13)

Eŭropa Esperanto-ekzameno en ĉiam pli da lokoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 330 (2009-06-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026