Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 330 (2009-06-17)
Eŭropa Esperanto-ekzameno en ĉiam pli da lokoj

En la sekvaj monatoj okazos pluraj sesioj de la novtipa ekzamensistemo de UEA kaj la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) el Budapeŝto. La plej proksimaj sesioj okazos dum la 65-a IJK (Liberec, Ĉeĥio; 20-21 julio), 94-a UK (Bjalistoko, Pollando; 30 julio) kaj ARKONEs (Poznano, Pollando; 18-20 septembro). Plena listo kun datoj kaj la okazigotaj niveloj, kaj kun elŝutebla aliĝilo troviĝas en

www.edukado.net/pagina/Sesioj+-+Aliĝo/22425//

Interesitoj bv. kontakti la indikitajn personojn kaj elŝuti aŭ peti aliĝformularon kiel eble plej frue.

La ekzamenoj estas ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1).  La postuloj de la unuopaj niveloj troviĝas en

www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//#19864

Respondante al la normoj de la eŭropa sistemo la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj dum ili oni ne kontrolas movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto. Eblas fari la du partojn (skriban kaj buŝan) ankaŭ aparte en diversaj lokoj kaj periodoj, kaj ricevi apartajn atestilojn pri ili. Por atestilo pri kompleta ekzameno necesas sukcesaj rezultoj en ambaŭ partoj de la koncerna nivelo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/330a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA ĉiam pli populara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 204 (2005-04-02)

Ĉiam pli da subskriboj al la Praga Manifesto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 74 (2000-04-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026