En la sekvaj monatoj okazos pluraj sesioj de la novtipa ekzamensistemo de UEA kaj la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) el Budapeŝto. La plej proksimaj sesioj okazos dum la 65-a IJK (Liberec, Ĉeĥio; 20-21 julio), 94-a UK (Bjalistoko, Pollando; 30 julio) kaj ARKONEs (Poznano, Pollando; 18-20 septembro). Plena listo kun datoj kaj la okazigotaj niveloj, kaj kun elŝutebla aliĝilo troviĝas en
www.edukado.net/pagina/Sesioj+-+Aliĝo/22425//
Interesitoj bv. kontakti la indikitajn personojn kaj elŝuti aŭ peti aliĝformularon kiel eble plej frue.
La ekzamenoj estas ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1). La postuloj de la unuopaj niveloj troviĝas en
www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//#19864
Respondante al la normoj de la eŭropa sistemo la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj dum ili oni ne kontrolas movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto. Eblas fari la du partojn (skriban kaj buŝan) ankaŭ aparte en diversaj lokoj kaj periodoj, kaj ricevi apartajn atestilojn pri ili. Por atestilo pri kompleta ekzameno necesas sukcesaj rezultoj en ambaŭ partoj de la koncerna nivelo.
UEA ĉiam pli populara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 204 (2005-04-02)
Ĉiam pli da subskriboj al la Praga Manifesto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 74 (2000-04-04)