Post la publikigo de la statistiko pri la membraro de UEA en la jaro 2004 la Centra Oficejo ricevis demandojn pri la evoluo de la membraro en la nuna jaro.
La kresko de la membraro estas eĉ pli forta ĉi-jare. Pro manko de statistikaj informoj ne eblas kompari la membronombron fine de marto 2005 kun tiu fine de marto 2004. La plej fruaj informoj el 2004 estas de la 12-a de majo, kiam 4784 membroj estis kotizintaj. Fine de marto 2005 la nombro estis 4816. Sekve la membronombro jam en marto superis per 32 la nombron meze de majo pasintjare. Kvankam la kresko parte rezultas el pli efika administrado en la Centra Oficejo, ĉefe temas pri efektiva kresko. Surbaze de la spertoj en antaŭaj jaroj la marta membronombro supozigas finan kreskon de 200-500 individuaj membroj kompare kun 2004, sed eĉ pli forta kresko estas reale atingebla.
Eŭropa Esperanto-ekzameno en ĉiam pli da lokoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 330 (2009-06-17)
Dumviva membreco en UEA popularas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 109 (2000-12-25)
Ĉiam pli da subskriboj al la Praga Manifesto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 74 (2000-04-04)