Dum la jarfinaj arangoj en tri lokoj okazis paralele la lastaj sesioj en 2009 de la novtipaj ekzamenoj de UEA. Dum la Novjaraj Renkontiĝoj (NR) en Saarbrücken (Germanio) 10 personoj, dum la Internacia Festivalo (IF) en Nördlingen (Germanio) 7 personoj, kaj dum la Junulara Esperanto-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) 6 personoj trapasis la ekzamenojn je la niveloj B2 aŭ C1.
La novtipaj ekzamenoj, ellaboritaj laŭ la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj okazigitaj kune kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Hungario fermis sian unuan jaron, dum kiu estis aranĝitaj 10 ekzamensesioj kun 126 kandidatoj je tri niveloj (B1, B2 kaj C1). Kvankam en Francio mem ne okazis sesio, francoj plej diligente strebis je oficialaj testado kaj agnosko pri siaj lingvaj konoj kaj kapabloj. En la dua loko staris germanoj.
Bv. legi la raporton kaj la statistikon sur la novaĵpaĝo de la ekzamenoj:
www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423//#23125
Sukcesan ekzamen-jaron deziras al ni ĉiuj
Katalin Kovats
redaktoro de www.edukado.net
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)
Dua Tutmonda KER-ekzameno startis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)
Komuniko pri la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 411 (2011-04-21)
Sukcesa UK-debuto de la novtipaj ekzamenoj en Bjalistoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)
Eŭropa Esperanto-ekzameno en ĉiam pli da lokoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 330 (2009-06-17)