Ankaŭ en la 94-a UK en Bjalistoko okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo s-ino Claude Nourmont,
La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj tri temoj:
- Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ;
- Ekonomia krizo, ekologia krizo: ĉu solvoj?;
- La rolo de parolarto kaj retoriko en la nuna mondo.
La unua temo estas tiu de la 94-a UK ĝenerale. La dua evidente rilatas al la aktuala situacio en la mondo. La tria alternativo estas omaĝo al la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, mem elstara oratoro, aŭtoro de la verko Retoriko kaj iniciatinto de la Oratora Konkurso.
Oni parolu libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo troviĝas ĉe uea.org/dokumentoj/regularo_oratora_konkurso.html .
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)
Oratora Konkurso en Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 500 (2013-05-22)
Sukcesa UK-debuto de la novtipaj ekzamenoj en Bjalistoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)
IKU en Bjalistoko: kremo el 30 proponoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 321 (2009-04-15)