D-ro
Wim Jansen, docento pri interlingvstiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, gvidos la Internacian Kongresan Universitaton dum la Roterdama UK. La Estraro de UEA nomumis lin rektoro de IKU en sia aprila kunsido, en kiu ĝi ankaŭ elektis la prelegontojn. La Estraro sekvis plene la proponon de la Komisiono pri IKU, al kiu ĉi-jare anoncis sin eksterordinare granda nombro da kandidatoj. Estis entute 22 proponoj, el kiuj plejmulto tre altinivelaj, pro kio la tasko de la Komisiono ne estis facila. La Estraro akceptis ĝian rekomendon, ke ĉi-jare estu 11 prelegoj anstataŭ la kutima nombro de 9. Malgraŭ pli granda nombro kelkaj valoraj proponoj devis esti ellasitaj.
En Roterdamo oni aŭdos jenajn prelegojn:
- - Probal Dasgupta (Hinda Unio): "Popola kaj malpopola posedo de la lingva riĉo";
- - Geoffrey Greatrex (Kanado): "Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano";
- - Maritza Gutiérrez (Kubo): "Kuba metodo de alfabetigo";
- - Mauro La Torre (Italio): "Kiel savi lingvo-variecon per interlingva edukado?";
- - Hans Michael Maitzen (Aŭstrio): "De la centro de la universo ĝis la spacoŝipo Tero: kiaj konsekvencoj por tuthomara etiko?";
- - Jukka Pietiläinen (Finnlando): "Publika opinio pri la utilaj lingvoj en Eŭropo";
- - Baldur Ragnarsson (Islando): "Verki poezion en Esperanto";
- - Orlando E. Raola (Usono): "Neŭtrona difrakto: aplikoj al esplorado de nanomaterialoj";
- - Keyhan Sayadpour (Irano): "Denaskaj Kormalsanoj";
- - John Wells (Britio): "La mirinda mondo de sonoj";
- - Bengt-Arne Wickström (Germanio): "Ekonomiko kaj lingvo".
La prelegoj de
Maitzen,
Wells kaj
Wickström samtempe enkondukos kurson de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu AIS-kurso konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj lekcioj, kio ebligos al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la temo.