Pro sia statuso de specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, UEA estas membro de CONGO, t.e. Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj en Konsultaj Rilatoj kun UN. La 3-an de decembro CONGO festos sian 50-an datrevenon. Ĝia celo estas kunordigi kaj efikigi la kontribuadon de NRO-j al la agado de UN kaj por akceli iliajn rilatojn inter si.
UEA partoprenas en la agado de CONGO jam de longe, kaj lastatempe aparte aktive. La reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, mag. Andy Künzli, regule partoprenas la kunsidojn de la CONGO-estraro, kiuj donas utilan okazon por rilatoj kun reprezentantoj de aliaj NRO-j.
La NRO-komunumo ĵus komencis preparojn por la Internacia Konferenco de NRO-j, kiu okazos en la korea ĉefurbo Seulo la 11-an ĝis la 17-an de oktobro 1999. La temo de la konferenco estos: "La rolo de NRO-j en la 21-a jarcento". En la organizado engaĝiĝis ankaŭ la landa asocio de UEA, Korea Esperanto-Asocio. La 29-an de septembro ĝia vicprezidanto pri internaciaj rilatoj, Ĉongse Lee, partoprenis en la surloka preparkunsido de la konferenco.
CONGO estas nun kreanta propran TTT-paĝon www.conferenceofngos.org, en kiu aperos bazaj informoj ankaŭ pri UEA.
Esperantistoj aktivas en Rio+20
Gazetaraj Komunikoj n-ro 458 (2012-06-19)
UEA kaj TEJO aktivas ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 431 (2011-10-27)
UEA aktivis ĉe UN-konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 426 (2011-09-07)
Delegitaro de UEA aktivis en UN-konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 340 (2009-09-23)
edukado.net aktiva dum la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)