Sesmembra delegitaro de UEA partoprenis la Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Meksik-urbo de la 9-a ĝis la 11-a de septembro. Tiu ĉi plej grava ĉiujara evento de UN por NRO-j okazis jam por la 62-a fojo, ĉi-jare kun la temo "Por paco kaj evoluo: Malarmu nun!". Partoprenis ĉ. 1300 delegitoj de pli ol 340 NRO-j el pli ol 50 landoj. La gravecon, kiun UN donis al la konferenco, ilustras, ke la malferman paroladon faris Ban Ki-moon, la ĝenerala sekretario de la monda organizaĵo.
En la konferenco povis partopreni la NRO-j, kiuj havas oficialan statuson ĉe UN. Normale ĉiu NRO rajtas sendi maksimume kvin delegitojn, sed se unu delegito estas 18-24-jara, la maksimumo estas ses. UEA plenumis tiun ĉi postulon kaj ĝia delegitaro konsistis el Neil Blonstein (konstanta reprezentanto de UEA ĉe UN en Novjorko), Martha Cárdenas, Mallely Martínez Mateos, Daniel Moreno, Martin Schäffer kaj la junulara delegito David López Rueda.
La teamo de UEA distribuis informfoliojn – krom ĝeneralaj informiloj pri Esperanto la foliojn La pozicio de UEA pri lingvaj rajtoj kaj Praga Manifesto – kaj havis interparolojn kun aliaj delegitoj, kun multaj volontuloj de la konferenco kaj kun lokaj ĵurnalistoj. La eminenta kostarika juristo kaj homrajta aktivulo Roberto Zamora, unu el la parolantoj de la konferenco, tre interesiĝis pri la esperantista aktivado kaj menciis pri sia renkontiĝo kun UEA-delegitoj en la Monda Socia Forumo en Malio antaŭ tri jaroj. Martin Schäffer taksas, ke personaj konversacioj okazis kun pli ol 400 konferencanoj, dum sama nombro da aliaj eksciis pri UEA kaj Esperanto per flugfolioj kaj afiŝoj. Neil Blonstein eĉ kantis kun meksikaj volontulinoj Esperanto-kantojn dum la junulara ekspozicio en la parko Alameda kaj ĉiuj partoprenis kun afiŝo en pacmarŝo.
-------
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)