La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de
Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20, okazantan de la 13-a ĝis la 22-a
de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj
reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La
nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en
1992.La jam fama temo de UN La estonteco kiun ni deziras inspiris la mondan komunumon prezenti siajn sugestojn. La nia estas La lingvo kiun ni deziras. Aktivaj gejunuloj portas helverdan ĉemizon, kiu proklamas fronte en la angla Esperanto - the language we want kaj dorse en Esperanto Ni volas tiun lingvon kun la adreso de la retejo www.lernu.net.
Miloj da NROj prezentis proponojn por prelegi pri neimagebla kvanto da temoj. UEA kun TEJO kaj la vegetarana asocio TEVA sukcesis fari tri prezentojn (po 30 minutoj) pri la temo Daŭripovaj konkretaj proponoj por nova estonteco. Prelegis d-ro Francisco Wechsler, la ĵurnalistino Renata Ventura kaj Ursula Grattapaglia.
Dum la daŭro de la evento ĉiuj ses reprezentantoj de UEA, akredititaj ĉe UN, frekventas diverstemajn prelegojn, ĉe kiuj oni ofte debatas en pluraj lingvoj kaj la lingva problemo do estas evidenta. Paralele, en la Kupolo, grupo da junuloj prelegas en tendoj, dialogas kun centoj da interesatoj pri daŭripova lingvo kaj lingvaj rajtoj kaj intervenas en liberaj debatoj.
Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto partoprenis aktive la junularan konferencon Youth BLAST, kie ili havis kelkajn bonajn okazojn por reliefigi la lingvan situacion kaj la proponon de UEA. Entute 200 gejunuloj el la tuta mondo sendis 2-minutan videon pri la temo La estonteco kiun ni deziras. Inter la gajnintoj, po 3 el ĉiu kontinento, Rafael Zerbetto estas unu el la tri amerikanoj. Li estas plurfoje invitita prezenti sin antaŭ gravuloj. En sia filmo li parolas en Esperanto pri la naturkatastrofo en Amazonio kun angla subteksto. Vere revolucie! Ĉiuj aliaj obeeme parolas nur en la angla, diris Ursula Grattapaglia pri la filmo.
(laŭ la raporto de Ursula Grattapaglia)
Granda esperantisto kaj eksa direktoro de UEA Victor Sadler forpasis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 880 (2020-05-30)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 835 (2019-11-20)
Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2019-2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 810 (2019-06-29)