Per helpo de donacantoj, UEA faras multon, kiu ne estus ebla sen tiu ekstra subteno. Ĉi-subaj fondaĵoj kaj specialaj kontoj bonvenigas ankaŭ vian donacon. Se la celo de donaco ne estas indikita, la mono eniras la Generalan Kason, aŭ, se temas pri pli ol 50-oblo de la nederlanda kotizo de Membro-abonanto, la Asocian Kapitalon. Donacojn oni povas sendi pere de kotizperanto aŭ rekte al la CO de UEA.
Kiuj interesiĝas testamenti al UEA aŭ unu el la fondaĵoj, bv. peti informojn ĉe la Centra Oficejo.