Belartaj Konkursoj — la listo de premiitoj en Belartaj Konkursoj, ekde 1950.
Trofeo Fyne — premio al landaj asocioj, en kies lando okazis la plej granda proporcia kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA, aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA.
Premio Onisaburo Deguĉi — la Premio celas regule distingi la plej meritajn agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn) kaj projektojn, kiuj aktivas sur la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo.
Premioj de la fondaĵo "Antoni Grabowski" — la Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj.
Premio Grégoire Maertens — rekonas kaj subtenas esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plukontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado.