Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Asociaj eventoj
Eventa servo
Por vidi aktualan, ampleksan liston de eventoj, iru al Eventa Servo, la oficiala evento-kalendaro de UEA kaj TEJO. Tie ankaŭ eblas anonci vian propran eventon al la mondo.
Universala Kongreso de Esperanto
La plej granda, plej kompleta kaj plej impona Esperanto-evento dum la jaro estas la Universala Kongreso de UEA, ĉiujare en alia lando. Ĝin organizas UEA, asiste de lokaj E-instancoj: Landa Asocio de UEA aŭ ĝia regiona filio.
Internacia Junulara Kongreso de TEJO
La plej granda Esperanto-evento por homoj sub 35 jaroj estas la Internacia Junulara Kongreso de TEJO, ĉiujare en alia lando.
Malferma Tago
La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, sabate, kutime aprile kaj novembre. En la programo troviĝas prelegoj kaj aliaj kontribuoj, kiel koncertoj aŭ prezentoj de libroj. Ofte oni havas ĉefgaston, per kiu oni varbas en la revuo Esperanto.

Supren
UEA, 2026