(fond. 1979)
Prizorgas la rilatojn inter UEA kaj UN. Ekde 1981 UEA havas formalajn rilatojn
kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN. Ĝi ankaŭ estas
membro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj ĉe EKOSOK (CoNGO). La reprezentantoj
de UEA ĉe UN estas Humphrey Tonkin, Francis M. Hult kaj Shneur Agronin.
Tiuj, kiuj deziras helpi la agadon de la Oficejo, povas aliĝi al la Societo
de Amikoj de la Oficejo. 777-klubanoj pagas 777 USD jare, patronoj pagas
100 USD kaj subtenantoj 25 USD. Pagojn
sendu al UEA, Roterdamo, aŭ al Esperanto-USA (se vi loĝas en Usono).