Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Biblioteko Hector Hodler
Biblioteko Hector Hodler (BHH)

La Biblioteko Hector Hodler (BHH) estas unu el la plej grandaj kolektoj pri Esperanto kaj planlingvoj en la mondo. Hodler, la svisa fondinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), mortis nur 33-jara en 1920, kaj lia vidvino donacis lian kolekton de tri ĝis kvar mil eroj al UEA. Tiu biblioteka bazo restis en Ĝenevo kaj konstante kreskis sub la zorgo de Hans Jakob ĝis 1962. De tiam dum 60 jaroj ĝi troviĝis en Roterdamo en tiam nova sidejo de UEA, kie ĝi estis konstante nutrata de nove aperantaj publikaĵoj kaj akaparis pli kaj pli da spaco, ĝis la pretigo de speciala fajro-imuna bretaro en la teretaĝa alo de la konstruaĵo.


Foto de Ziko Sikosek, prenita el Wikimedia Commons

En 2022, laŭ aparta donackontrakto kun la Aŭstria Nacia Biblioteko, proksimume 5% de la Hodler-kolekto (inkluzive de ĉirkaŭ 800 arkivskatoloj kun dokumentoj el la historio de UEA mem) estis portitaj al Vieno por plene profesia konservado. La plej granda parto de la kolekto tamen restis en Roterdamo, kaj eta laborgrupo de la Centro por Esploro kaj Dokumentado (CED), institucio de UEA, serĉis pli kompletan solvon, kiu certigu la estontecon kaj alireblecon de BHH por esploristoj. En 2023, laŭ nova interkonsento, ĉi-foje kun la Nacia Biblioteko de Pollando, la tuta restanta kolekto – ĉirkaŭ 7 tunoj da libroj, broŝuroj, revuoj, bultenoj, afiŝoj, sonmaterialoj, turismaĵoj kaj multaj aliaj – estis transportitaj al Varsovio. Post sekigo kaj kemia senŝimigo, komenciĝis la longa laboro de katalogado de tiu valora heredaĵo. Esploristoj povos traserĉi la tutan kolekton per la reta katalogo de la menciitaj naciaj bibliotekoj kaj konsulti la fizikajn materialojn mem surloke.


Nacia Biblioteko de Pollando, en Varsovio:





Fotoj de Jakub Certowicz

Por esplori la Hodler-kolekton en la Aŭstria Nacia Biblioteko, en Vieno, serĉu en la Katalogo laŭ la etikedo V75. Tiu parto de la kolekto estas ankaŭ konsultebla ĉeeste en Vieno.

La katalogo de la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio laboras por plene ebligi serĉadon de Biblioteko Hector Hodler, dum jam eblas serĉi erojn en la ĝenerala kolekto. Ankaŭ eblos konsulti la Hodler-kolekton surloke en la legsalono.

Por skribe kontakti la respondeculon pri la Hector Hodler Kolekto en la Nacia biblioteko de Pollando kaj sendi novajn eldonaĵojn al la biblioteko, vi povas poŝte kontakti:

Gabriela Skonieczna
Biblioteka Narodowa
Hector Hodler Kolekto
al. Niepodległości 213
02-086 Warszawa
Pollando

Se eblas, bv. antaŭe sendi mesaĝon al jena retpoŝtadreso: g.skonieczna@.spamaĵo?bn.org.pl

Pri Esperanto-bibliotekoj en la reto

La Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno havas la plej ampleksan kolekton en la mondo, sub la aŭspicio de la Kolekto por Planlingvoj, kiu ricevas ankaŭ la plej profesian prizorgon. Per la katalogo Trovanto eblas povas traserĉi la havaĵon kaj mendi dokumentojn por konsulti en la legsalono de la biblioteko. Per ÖNB Digital oni povas traserĉi la ciferecigitan havaĵon. La Kolekto por Planlingvoj estas fake, administre kaj space ligita kun la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La Hispana Esperanto-Federacio respondecas pri la cifereca biblioteko nomata Bitoteko. Ĝi enhavas bitigitajn dokumentojn el Biblioteko Juan Régulo Pérez kaj aliajn elektronikajn eldonaĵojn ligitajn al la agado de la Federacio. Ĝi konservas ankaŭ dokumentojn el eksteraj fontoj naciaj kaj internaciaj, ekzemple kreskantan nombron de revunumeroj el multaj landoj.

Ankaŭ estas universitatoj kiuj posedas signifajn kolektojn kaj arkivojn rilatajn al Esperanto kaj interlingvistiko, kiel la Universitatoj de Princeton, Oregon, kaj Massachusetts Amherst, en Usono, Manchester kaj St Andrews, en Britio, EHESS, en Francio, kaj Zaozhuang, en Ĉinio.

Estas diskutforumo por esperanto-bibliotekistoj en Google Groups. Ĝia celo estas plifaciligi la kontaktojn inter Esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj. La mesaĝoj de la dissendolisto estas libere legeblaj sen membriĝo.

Fine BitArkivo estas kunlaborema komunumo, kiu volas bitigi la Esperantan kulturon kaj tiel ĝin konservi por ĉiam. Ivan Garcia respondecas. Oni kunlaboras kun asocioj, bibliotekoj kaj volontuloj por skani malnovajn Esperantajn librojn kaj revuojn, ordigi ilin kaj faciligi la legadon de la enhavoj ktp. Eblas ĝin subteni per la Fonduso Instigo, kiu helpas daŭrigi la skanadan laboron de malnovaj E-periodaĵoj por ke nia E-historio ne malaperu. Subteni ankaŭ eblas sendante skanaĵojn de malnovaj gazetoj/libroj.

Subtenu bibliotekan agadon pere de UEA

UEA tenas la Bibliotekan Fondaĵon, antaŭe nur por BHH, nuntempe por subtenado al bibliotekoj kaj rilataj bibliotekaj agadoj. Ĉiuj bonvenas donaci ĉi tie.

Memore: antaŭe pri BHH

El Gazetaraj Komunikoj

Pri TEJO kaj Biblioteko Hodler en UEAviva
Gazetaraj Komunikoj n-ro 379 (2010-05-15)

Supren
UEA, 2026