| 1887 — 1920 | |
| 1912 | Foto-albumo de la 8-a Universala Kongreso en Kraków, Pollando |
![]() | Unika albumo en kiu oni trovas fotojn de ĉiuj(!) partoprenintoj. Tiu ĉi foto montras disdonadon de premioj en la Literatura Konkurso. |
| 1921 — 1930 | |
| 1925 | Komuna libro-stando, UK Ĝenevo |
![]() | Kunlaboris 3 eldonejoj:
|
| 1925 | "Eretz-Israel kaj Esperanto" |
![]() | La Esperanto-movado en Palestino/Israelo komenciĝis en 1921, post la enmigro de du aktivuloj. En 1924 ekaperis *Hebrea Esperantisto*,
en 1925 okazis kunveno en Jerusalemo. Tiu ĉi 4-paĝa reklamilo, malĝuste en BHH metita al la revuoj, mencias kontaktadresojn kaj klarigas iomete la lingvon. |
| 1925 | La unuaj lernantoj de Esperanto, Hamadan, Persujo |
![]() | En la jaro 1925 Revuo Esperanto (p. 27) mencias eventojn en diversaj persaj urboj, sed nenion pri la urbeto Hamadan (30.000 enl.), sudokcidente de Teherano. En tiu tempo nur la UEA-Jarlibro de 1926 informas pri loka Delegito, la instruisto Mohamed Labib. Laŭ anglalingva retpaĝo la patro de la lande fama lingvisto Eshan Yarshater estis komercisto, kiu lernis la araban kaj Esperanton. La lingvisto mem naskiĝis en 1920 en Hamadan - li povus esti la eta knabo supre, sed tio estas pura diveno. |
| 1931 — 1940 | |
| 1933 | Foiro de Budapest varbas esperante |
![]() | En pli fruaj tempoj surprize multaj kompanioj kaj foiroj varbis ankaŭ en Esperanto. Dum 1920-1939 eldoniĝis precipe multaj reklamoj pri foiroj en Liono, Leipzig, Reichenberg (nun Liberec en Ĉeĥio), Vieno kaj Budapest. |
| 1937 | Mapo de "Manĉoŭkŭo" |
![]() | En Azio la Dua Mondomilito komenciĝis pli frue. Jam en 1932 Japanio konkeris nord-orientan parton de Ĉinio, organizis kruelan ekspluatadon kaj kreis satelitan ŝtaton "Manĉoŭkŭo". Ĝis la 1940aj jaroj la japanaj
esperantistoj ankoraŭ rajtis agadi, kvankam kun limigoj. Eldoniĝis
pluraj esperantlingvaj reklamiloj ekz. de la ŝtata fervojo. "Ek
al Manĉoŭkŭo!" el 1937 invitas per 26 paĝoj turismemajn
japanjon al tiu kompatinda lando. Malantaŭe en la libreto estas esperantlingva mapo de "Manĉoŭkŭo". |
| 1941 — 1950 | |
| 1946 | "Kie loĝas esperantistoj", Nederlando |
![]() | Impona mapo pri la disvastiĝo de Esperanto en Nederlando. |
| 1951 — 1960 | |
| 1956 | Varbilo por la UK Kopenhago |
![]() | La unuan fojon en Kopenhago (poste ankoraŭ du fojojn) la Universala Kongreso troviĝis en 1956. Elektiĝis, same la unuan fojon, Giorgio Canuto kiel prezidanto de UEA. |
| 1957 | Reklamo de KLM |
![]() ![]() | Proksimume en la jaro 1957 la nederlanda flugkompanio KLM eldonis reklamilon en Esperanto. |
| 1961 — 1970 | |
| 1962 | Invito al la IJK en Ystad |
![]() | Se nur 70 homoj partoprenis al la "Internacia Junulara Kunveno" de 1962, tiam kulpis ne la aliĝilo. Laŭ Revuo Esperanto (1962, p. 178) oni volis kongresi origine en Danio, sed devis "translokigi" ĝin al Svedio. La organizantoj loĝis dise tra la lando, kaj pro la mallonga prepar-tempo la kotizo estis tre alta. "Dum la kongreso estis elektitaj: 7 estraranoj, 4 komisiitoj kaj 1 Miss-Esperanto, Marianne Bergman el Svedujo.". |
| 1966 | Germana ŝtata informilo en Esperanto |
![]() | En la jaro 1958 la unuan fojon aperis la informlibro "Faktoj pri Germanujo", eldonaĵo de la oficiala informejo de FR Germanio. Tiutempe oni ankoraŭ emfazis, ke la orientaj teritorioj de la Germana Regno, aneksiitaj de Pollando kaj Sovetunio, laŭ la Potsdama konferenco nur provizore estas administrataj de tiuj ŝtatoj.
Tiu ĉi skano estas el la tria eldono el 1968. . |
| 1971 — 1980 | |
| 1971 | Reklamo por pago de UEA-kotizo |
![]() | Ĉu vi jam pagis vian UEA-kotizon? Esperinde ne, ĉar tiam vi ne
ricevis tiun ĉi reklamilon el la jaro 1971. La folio konserviĝis hazarde, uzita kiel kovril-paperaĵo en la CED-arkivo.. |
| 1981 — 1990 | |
| 1986 | Titolpaĝo de Revuo Esperanto pri la UK en Pekino |
![]() | En 1986 la Universala Kongreso okazis je la unua
fojo en Ĉinio, kaj je la dua fojo en Azio (post Tokio 1965). La septembra
numero de Revuo Esperanto tradicie raportas detale pri la kongreso. Osmo
Buller kaj Simo Milojeviĉ, la redaktoroj, montris sur la frontpaĝo
bildon de la ĉefa salono kaj fotojn de la LKKanoj. Supre dekstre Zhang
Qicheng, vicprezidanto. La UK de Pekino estis tre sukcesa, kun pli da partoprenantoj ol la antaŭan jaron en Augsburg, Germanio. Okazis eĉ balotoj de la Estraro - en antaŭaj jaroj oni ŝovis la balotojn ofte al jaroj kun eŭropa kongreso. |