Dum la 97-a UK en Hanojo okazos la 65-a sesio de Internacia Kongresa
Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj
personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario
de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete:
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi
AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du
daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata
ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera
publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan
biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).
La proponoj estos prijuĝitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido plej laste 2012-04-30. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2012-05-31 por publikigo en la IKU-libro.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.
Prelego estos rekompencita per honorario de 250 EUR. Pliaj detaloj kaj
antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en http://uea.org/dokumentoj/IKU .
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)