ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES en Poznano okazos jam por la 26-a fojo de la 24-a ĝis la 26-a de septembro. La prestiĝon de la aranĝo emfazas la fakto, ke ankaŭ ĉi-jare ĝi estas aŭspiciata de ambaŭ ĉefaj mondaj Esperanto-organizaĵoj, Universala Esperano-Asocio kaj Tutmonda Esperanta Junulara Organizo.
La organizantoj invitas membrojn de ambaŭ organizaĵoj veni al Poznań por partopreni la
aranĝon. Kunlabore kun Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz ili ankaŭ ĉi-foje preparis riĉan programon. En la muzika parto estos koncertoj de SoloTronik, Kapriol’, Joachim Kołpanowicz, Johannes Mueller kaj de la duo Tomasz Śliwak kaj Milena Śliwak, dum teatron reprezentos Adam Chrupczak, Jarlo Martelmonto kaj la kabareda grupo “La oraj pantalonoj en arbustoj”. En la kleriga programo prelegos Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, István Ertl, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Ulrich Lins, Barbara Pietrzak kaj pluraj aliaj kompetentuloj.
Oni povas aliĝi al ARKONES pere de la retejo www.arkones.org, kie troviĝas ankaŭ detaloj pri la programo, loĝeblecoj k.a. utilaj informoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)