Laŭ propono de la landa asocio la Estraro de UEA nomumis s-ron Mukunda Raj Pathik Wagle la unua ĉefdelegito por Nepalo. Pasintjare Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) estis akceptita kiel aliĝinta landa asocio de UEA kaj sekve ĝi ricevis la rajton proponi ĉefdelegiton. Laŭ la regularo pri delegitoj ĉefdelegito povas esti nur en landoj, kies landa asocio estas aliĝinta al UEA.
S-ro Mukunda Raj Pathik Wagle estas unu el la plej spertaj movadanoj en sia lando. Li estas individua membro de UEA ekde 1991 kaj fakdelegito pri instruado, poezio kaj turismo ekde 1997. Ekde la akcepto de NEspA en UEA li ankaŭ reprezentas sian asocion en la Komitato de UEA kiel observanto.
Konto Espero de UEA disponeblas por helpo al Nepalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 576 (2015-05-06)
Biblioteka Apogo Bachrich unuafoje subvenciis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)
Libroservo de UEA: plialtigo de minimumaj sendokostoj unuafoje post 1981
Gazetaraj Komunikoj n-ro 251 (2006-12-18)
Du novaj ĉefdelegitoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 233 (2006-05-07)
Afrikano unuafoje en la Estraro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 10 (1998-08-21)