Nome de la membroj de UEA tra la mondo, la Estraro de UEA esprimas kondolencojn kaj solidarecon al la nepalaj esperantistoj, kies landon fine de aprilo trafis granda tertremo.
Diverslande, esperantistoj jam anoncis sian deziron konkrete helpi homojn trafitajn de la katastrofo. Oni povas tiucele donaci al sialanda help-fonduso aŭ alia organizaĵo, kiu jam laboras surloke. Tamen ankaŭ UEA kolektos rimedojn por helpi nepalajn esperantistojn, ne tiom en ĉi tiu komenca periodo, sed en la restarigo de personaj kaj movadaj vivoj en pli longa daŭro.
Kiu volas donaci monon tiucele, bonvolu utiligi la donac-paĝon en la retejo de UEA, por fari kontribuon al la Konto Espero. En la sekcio por "notoj, komentoj" ĉe la fino, bonvolu indiki "por Nepalo".
UEA utiligos la kolektitan monon laŭ proponoj de la nepalaj esperantistoj, kolektitaj kaj pritaksitaj de kunordiga teamo. Pri la rezultoj oni informos la donacintojn.
---
Videoj pri la tertremo en la blogejo de Razen Manandhar.
Plena listo de la diversaj manieroj sendi monon al UEA troviĝas en Jarlibro 2014, p.37-38, kaj en la retejo de UEA.
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
UEA 112-jara: kuraĝo kaj espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 868 (2020-04-28)
Helpo de Biblioteka Apogo Bachrich al ok bibliotekoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Denove helpo al Esperanto-bibliotekoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 416 (2011-07-03)
Helpo al Esperanto-bibliotekoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 385 (2010-06-18)