Pro daŭra plialtiĝo de sendokostoj la Libroservo de UEA ne plu povas reteni sian regulon, laŭ kiu ĝi fakturas por sendokostoj minimume 2,25 eŭrojn. Tiu minimumo validas jam pli ol 25 jarojn, ekde junio 1981. Fakte ĝi eĉ estis malaltigita en 1999, kiam la financa administrado de UEA transiris al eŭroj. Antaŭe temis pri 5 nederlandaj guldenoj, kio nominale egalas al 2,27 eŭroj, sed tiun malrondan sumon oni trovis tro nekomforta por praktika uzo. La reala valoro de 5 guldenoj el 1981 intertempe jam estas preskaŭ 5 eŭroj.
Ekde la 1-a de januaro 2007 la minimumaj sendokostoj estos 4 eŭroj. Sen ŝanĝo validos plu la baza regulo, laŭ kiu la Libroservo fakturas por ekspedo 10% de la mendosumo. Sekve la plialtigo de la minimuma krompago koncernos nur mendojn sub 40 eŭroj.
Alia ŝanĝo estas, ke ekde januaro 2007 ankaŭ la klientoj en Bulgario kaj Rumanio devos pagi aldonvaloran imposton pro la aliĝo de siaj landoj al Eŭropa Unio. La imposto estas 6% por libroj kaj periodaĵoj, 19% por aliaj varoj.
La Libroservo de UEA estas finanta bonan jaron. Du semajnojn antaiŭ la fino de la jaro ĝiaj vendoj sumiĝis je pli ol 129 000 eŭroj, kio jam superas la finan sumon de la antaŭa jaro (128 021) kaj ankaŭ la sumon buĝetitan por la nuna jaro (125 000).
Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)
Alvoko por kandidatiĝo por administra posteno en la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 714 (2017-11-07)
La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 680 (2017-04-14)
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Libroservo de UEA en 2014: "Poŝamiko" venkis, vendoj malkreskis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 574 (2015-03-25)