Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 270 (2007-10-16)
Funkciuloj de UEA vizitis Bjalistokon

La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes faris laborviziton al Bjalistoko la 11-an kaj 12-an de oktobro. Temis pri ilia unua vizito al Bjalistoko post la decido de la Estraro de UEA, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en 2009 okazos tie por prifesti la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof. La oficistojn akompanis la Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kaj, flanke de la loka esperantistaro, Jaroslaw Parzyszek kaj Elzbieta Karczewska, prezidantoj respektive de Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj Nina Pietuchowska, sekretario de Fondumo Zamenhof.

Denove konfirmiĝis la eksterordinare favora sinteno, kiun Esperanto kaj la okazigo de UK ĝuas ĉe la aŭtoritatoj de la naskiĝurbo de Zamenhof kaj kiu manifestiĝis en la Jokohama UK per la elpaŝoj de la urbestro, d-ro Tadeusz Truskolaski. Dum renkontiĝo kun la urbestro la reprezentantoj de UEA traktis diversajn aspektojn de la antaŭvidata urba subteno al la organizado de la UK. Poste d-ro Truskolaski kaj Osmo Buller donis gazetaran konferencon, en kies komenco Buller transdonis al la urbestro specialan diplomon pri lia elekto kiel "Amiko de Esperanto" rezulte de voĉdonado de la reta gazeto "Freŝo". La konferencon partoprenis ĵurnalistoj de multaj lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj. Krome, Barbara Pietrzak estis intervjuita de Pola Televido.

La funkciuloj de UEA diskutis pri UK-preparoj ankaŭ kun vicurbestro Aleksander Sosna kaj konatiĝis kun turismaj entreprenoj. Ili vizitis ankaŭ la ejojn de la Teknika Universitato, kiu funkcios kiel la ĉefa kongresejo de la 94-a UK kaj apud kiu estos starigita granda tendo por la inaŭguro k.a. programeroj celitaj por la tuta kongresanaro. En la densa programo estis ankaŭ multnombre vizititaj prelegoj al studentoj. Osmo Buller parolis en la historia fakultato de la Bjalistoka Universitato pri la historio de UEA kaj UK-oj. Grandan intereson elvokis la prelego de Clay Magalhaes al studentoj de turismiko en la Teknika Universitato pri la organizado de UK-oj kaj ĝiaj specifaĵoj kompare kun aliaj internaciaj kongresoj. La prelegon de Magalhaes antaŭis prelego de prof. Halina Swieczkowska pri filozofiaj aspektoj de planlingva kreado.

En kunsido kun profesorino Hanna Konopka, prezidanto de la Komitato de Fondumo Zamenhof, oni traktis la funkciadon de la Fondumo kaj ĝiajn planojn por estonteco. Post 20-jara serĉado de solida bazo por ĝiaj aktivaĵoj oni nun rigardas antaŭen kun optimismo, ĉar verŝajne la Fondumo baldaŭ ricevos propran ejon por starigi Zamenhof-muzeon, ekspozicion, bibliotekon kaj esplorejon pri Esperanto kaj interlingvistiko. La apogon al tiuj planoj kaj al la invito de UK direktoro Buller vidas kiel klaran indikon, ke la nunaj decidfarantoj de la urbo malkovris la unikan potencialon por turismo kaj ekonomio, kiun prezentas la fakto, ke la aŭtoro de Esperanto naskiĝis en Bjalistoko.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/270a2

El Gazetaraj Komunikoj

Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)

Buller kaj Magalhães vizitis Hanojon prepare por UK 2012
Gazetaraj Komunikoj n-ro 395 (2010-09-12)

Vizito al la Centra Oficejo en 1990
Gazetaraj Komunikoj n-ro 371 (2010-03-24)

Clay Magalhães vizitis Kubon prepare por UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 339 (2009-09-15)

Sukcesa UK-debuto de la novtipaj ekzamenoj en Bjalistoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026