Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, faris laborviziton al Kubo de la 6-a ĝis la 12-a de septembro lige kun la preparlaboroj de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010).
Magalhães vizitis la kongresejon, kies perfektan taŭgecon spertis jam la kongresanoj de la 75-a UK en Havano en 1990. Estis pluraj renkontiĝoj kun la Loka Kongresa Komitato kaj aliaj lokaj organizantoj, turismaj kaj kulturaj institucioj kaj kun flugkompanioj. Magalhães estis dufoje akceptita de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kiu plene apogas la UK-on kaj komisiis funkciulon, kiu estos en regula kontakto kun LKK por sekvi la evoluon de la kongrespreparoj.
Magalhães konatiĝis ankaŭ kun la lokoj de la 43-a ILEI-konferenco kaj de la 66-a Internacia Junulara Kongreso. La esperantistaj instruistoj kunvenos en la semajno antaŭ la UK en la hotelo Canimao ĉe la rivero Canimar, proksime al la famaj plaĝoj de Varadero, dum TEJO kongresos tuj post la UK en la ĉemara kampadejo Los Cocos ĉ. 60 kilometrojn oriente de Havano.
Okaze de la vizito la Ministerio pri Kulturo kaj Kuba Esperanto-Asocio kunvokis gazetaran konferencon. Rezultis raportoj ĉe tutlandaj radiostacioj; ankaŭ la plej legata ĵurnalo de la insulo, "Granma", aperigis la novaĵon informante pri la UK kaj Esperanto. Radio Havano Kubo elsendis intervjuojn de Magalhães en la hispana kaj portugala lingvoj. Intervjuo de Magalhães por la Esperanta elsendo de Radio Havano estos aŭdebla ekde dimanĉo, la 20-a de septembro, ĉe www.radiohc.cu/esperanto kaj www.ameriko.org. Raporto pri la vizito de KKS legeblas en la paĝo de KEA, www.esperanto-cuba.org.
----
En la reta kinejo de UEA ĉe www.ipernity.com/home/97850 eblas vidi 10-minutan filmon pri allogaĵoj de Kubo kaj Havano kaj pri la kongresejo de la 95-a UK.
Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)