Dum la 92-a UK en Jokohamo okazos la 60-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.
UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn
pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o
Christer Kiselman,
Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS estas invitataj proponi kurson, kies unua lekcio funkcios samtempe kiel IKU-prelego.
Propono enhavu mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto kaj koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio.
Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.
Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto
estos informita pri la decido de la Estraro de UEA plej laste
2007-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la Centra
Oficejo plej laste 2007-05-31. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU
regularo, kiu estas rete konsultebla ĉe
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)
UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)